Kategoriaj arkivoj: La eventoj ekster CCNE

La knabo kaj la rivero

Kovrilo - La knabo kaj la riveroĴus eldonita libro, « La knabo kaj la rivero » estas traduko de « L’enfant et la rivière » de Henri Bosco fare de Luc Gouverneur :

« La riveron neniam vidis Paskaleto. Sed ja multfoje li revis pri ĝi. Precipe kiam Bargabot portis liahejmen fiŝojn, kiujn li ŝtele fiŝkaptis. Iam, la gepatroj de Paskaleto foriris, kaj onjo Martena estis multe tro okupata por priatenti lin…

Tiam Paskaleto malkovris la riveron. Kaj ankaŭ Gatzo-n, tiun knabon eksterordinaran, kiun li liberigis de la ciganoj.

Himno al la naturo kaj al amikeco, tiu romaneto estas unu el tiuj verkoj diversnivele legeblaj kaj relegindaj laŭ aĝo kaj animstato.

Por naŭ-jaraj ĝis naŭdek-naŭ-jaraj legantoj. Kaj eĉ pli… »

Havebla en la vendejo Durance (Nanto) kaj pere de la Esperanto-Kulturcentro de Nanto (CCNE).

Prezo : 9 €

“Kompar-studo pri la verboj” de Christian Rivière

Precipaj diferencoj en la esprimo de la tempo inter la franca kaj Esperanto.Tempo-analizo.pdf

Prezento de la problemo en dek ses paĝoj.

Sekvas 60 ekzemploj eltiritaj el la verko « Les heures souterraines » de Delphine de Vigan (je ĉiu ekzemplo : la franclingva versio, la esperantlingva versio, utilaj klarigoj).

Apendico pri la esprimo de kaŭzo kaj konsekvenco.

(A4-formata / 50 p.)
Prezo : 4 eŭrojn

https ://nantes-esperanto.fr/nantaj-produktaĵoj/

Prelego pri la tempo

Christian Rivière prezentos franclingve sian studon “Komparstudo pri la esprimo de la tempo” (komparo inter la franca kaj esperanta lingvoj) la 30an de aprilo en Le Mans.

La akcepto komenciĝos je la 2a posttagmeze kaj la prelego je la 2a kaj duono. Fino je la 6a.
En la ” Grande Maison, Centre Social Simone Veil” , 34 avenue de la Libération 72000 Le Mans.
02 43 24 70 24

www.umcs-centresocial-patis-stlazare.fr

Saint-Aignan : Konferenco de Sro. Melnikov

La esperanto-grupo ALC de Saint Aignan baldaŭ akceptos la rusan esperantiston Sro. Melnikov, post la vizito de Nanto.

Tiuokaze, li prelegos en Esperanto pri “Rostov ĉe Don, bildoj kaj komentoj (diversaj aspektoj de la vivo en Rusio)” merkredon la 23-an de marto, je 6h30 vespere, en la salono Paul Pouvreau, 41 straton Frères Rousseau.

Vi povos kunporti vian piknikon por kunmanĝo post la prelego.

Greziljono – Infanoj kaj familioj – 2016 aŭgusto 21/28a

6a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj,
familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj.
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj.
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Bert Schumann (Bretonujo) Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • Libroservo surloke, vidi la liston. Libroprezenta vespero, laŭ via peto
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kanti kun gitaro
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique32&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Greziljono – SOMERAS, Eo-studad-semajno – 2016 aŭgusto 6/14a

SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO : 5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj
  • KURSOJ
    • A1/A2 Marion Quenut (Okcitanujo) « Ni kuneku ! »
    • B1 Christophe Chazarein (Okcitanujo) « Trans la sojlon de la lingvo »
    • B1+ Przemek Wierzbowski (Polujo) « La Bjalistoka Metodo… »
    • B2 Tim Morley (Britujo) « Paroligo kaj Polurigo »
    • C1 Mikaelo Bronŝtejn (Rusujo) « Impulo »
    • NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo.
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Kantateliero kun Ĵomart kaj Nataŝa
    • Aktiveco por senstreĉiĝo : Jogo kun Marie Savary
    • Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kun versoj kaj historietoj
    • Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
    • Konferencoj pri diversaj temoj (E-movado, historio kaj politiko, Eroŝenko, rusaj verkistoj kaj poetoj …)
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique31&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Greziljono – 10-taga E-kurso kaj interŝanĝoj – 2016 julio 4/15a

Dektaga Esperanto-kurso
de lundo, 4-a ĝis vendredo, 15-a de julio 2016 matene.

Interŝanĝoj reciprokaj de scioj kaj de scipovoj
por familioj kun infanoj kaj kun spirito RERS kaj SEL
de lundo, 4-a ĝis lundo, 11-a de julio 2016.
Variaj aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj.

  • KURSOJ
    • Christian Rivière (Francujo) La esprimo de la tempo en Esperanto
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Unuaj paŝoj en Esperanto – por komencantoj
    • Lingva interŝanĝo : bretona, okcitana, alsaca … laŭ viaj proponoj

  • AKTIVAĴOJ
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Ateliero de brak-ringoj el elastaĵoj
    • RERSEL, diskuto inter diversaj francaj RERS- kaj SEL-retoj
    • Aliaj ekzemploj de eblas atelieroj : desegnado, pentrado, jogo, sofrologio, origamio, poezio, skribado, dancoj … laŭ viaj proponoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Wangari Maathai (Kenjo) Projekcio de la filmo Enradikiĝi (Elisabeth)
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique30&lang=eo

Aliaj eventoj en Greziljono :

2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant’ kaj verkadaliero Krajon’-Ankro => http ://gresillon.org/koruso
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http ://gresillon.org/s1
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http ://gresillon.org/s2
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http ://gresillon.org/s3
2016-aŭg-21/28 : Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http ://gresillon.org/s4

Greziljono – La Luaro laŭ fluo de la vortoj – 2016 junio 12/17a

Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro
  • AKTIVAĴOJ
    • Konferencoj vespere pri la temoj de la vizitoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston
http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique29&lang=eo