Monataj arkivoj: Marto 2013

STAND d’ESPERANTO
A Saint-Aignan de Grand-Lieu le Samedi 23 mars 2013, de 10H30 à 18H, les acteurs de la Vie Locale vous invitent à découvrir leurs activités dans la salle polyvalente. La section Espéranto de l’Association Loisirs et Culture y sera pour tous. Merci de venir nous voir.

Esperanta budo
En “Saint-Aignan de Grand-Lieu”, je sabato la 23a de marto 2013, inter la 10a kaj duono ĝis la 18a, la partoprenantoj al la Loka Vivo invitas vin por malkovri iliajn agadojn, en la “salle polyvalente”. La esperanta klubo de la “Association Loisirs et Culture” estos surloke por ĉiuj. Venu ! Ni antaùdankas vin.

PRELEGO PRI VENEZUELO EN NANTO

S-ro Jean
Ripoche invitis nin prelegi por esperantistoj en la klubo de Nanto okaze de
ilia ĝenerala kunveno. Vendrede, la 25-an de januaro, je tagmezo ni forveturis
de nia hejmo kaj je la 4-a horo posttagmeze ni jam atingis Nanton. Ni gastis en
lia hejmo, kie li kun sia edzino tre bone bonvenigis kaj prizorgis nin. Vespere
ni renkontiĝis kun lokaj esperantistoj en restoracio “Kusadasi”, kiu troviĝas
en la centro de la urbo. Post sinprezentado kaj agrabla babilado ni kune vespermanĝis
tie.
La sekvan
tagon – sabate Jean kun kelkaj aliaj membroj de la grupo akompanis nin dum
promenado tra la urbo kaj montris al ni kelkajn interesajn lokojn – pasejon
“Pommeraye”, teatron, kafejon “La Cigale”, historian ŝipon “Belem”, gigantan
elefanton, preĝejon “Notre-Dame de Bon Port et de Saint-Louis”, memormuzeon pri
abolo de sklaveco. Ni tagmanĝis en malgranda picejo kaj posttagmeze ni transbordiĝis
per publika buso-ŝipo por viziti vilaĝon “Trentemoult”, kie antaŭe loĝis
ŝipkapitanoj. Nuntempe tie instaliĝas artistoj. Ĝi estas tre bela kaj pitoreska
loko. En kafejo laŭ la stilo de “Guinguette” ni trinkis kafon kaj poste denove
revenis urben. S-ro Maurice Foucher veturigis nin per sia aŭto laŭ la Luarvalo
ĝis domo staranta en la akvo de la riverego Luaro. Impresis ankaŭ la longega
ponto “Cheviré”, kiun ni traveturis.
Dimanĉe la
27-an de januaro okazis la ĝenerala kunveno de la nantanoj, kie ili elektis
novan komitaton kaj priparolis siajn aferojn. Ni dume vizitis la katedralon kaj
la muzeon en la kastelo de la Dukoj de Bretonio. La muzeo montras la historion
kaj evoluon de la urbo de la antikveco ĝis nuntempo. Necesas trairi tridek du
salonojn por admiri diversajn objektojn – afiŝojn, bildojn, filmetojn kaj aliajn
eksponaĵojn. Tagmeze ni manĝis kun kelkaj esperantistoj en hinda restoracio kaj
posttagmeze okazis la anoncita prezentado pri Venezuelo. Mi pretigis kelkajn
objektojn por ekspozicii – muzikinstrumentojn, memoraĵojn, afiŝojn, tapiŝetojn,
flagon, hamakon, fotoalbumojn, bildkartojn, librojn, gazetojn kaj kelkajn
ekzotikajn fruktojn por gustumado. La prezenton ni komencis per originala filmo
liverita de la venezuela ministerio pri turismo, kiun ni adaptis kaj
esperantigis. Poste sekvis nia prezento ekde la malkovro de Ameriko fare de Kristoforo
Kolombo en la 1492-a jaro kaj iom da historio de Venezuelo ĝis nuntempo. Sekvis
nia vojaĝado tra la lando dum nia vizito en la jaro 2008-a. Kiel deserton ni
prezentis filmon pri festo en la vilaĝo “Cuyagua”. Poste Floreal respondis la
demandojn de la ĉeestantaro kaj mi gustumigis al la partoprenantoj kelkajn
venezuelajn delikataĵojn kaj fruktojn. Ili povis trarigardi ekspozicion. La
intereso estis granda, la etoso estis agrabla, ili ŝatis la prezentadon kaj ni
ĝuis ilian ĉeeston. Ĉe la fino la organizantoj donacis al ĉiuj pecon de “reĝa
kuko” kaj trinkaĵojn.
Lunde ni
restis kun gesinjoroj Ripoche babilante en ilia agrabla loĝejo kaj post
bongusta tagmanĝo pretigita de Raymonde ni forlasis Nanton kaj reveturis
hejmen.
Ni tre kore
dankas ĉiujn esperantistojn de Nanto pro ilia afabla akcepto, agrabla babilado
kaj ĉefe niajn gastigantojn, kiuj tiel perfekte zorgis pri nia bonfarto,
ebligis al ni koniĝi kun novaj personoj kaj montris al ni la urbon. Ni esperas
revidi vin ĉiujn denove ie en Esperantujo. Fartu bone kaj prosperu via
esperanto-klubo  ! ! !
Liba Gabalda