Monataj arkivoj: Decembro 2016

Erratum : Ni NE Babilados la 23an

Karaj membroj,­

Pro tro da komputora aŭtomataĵo, la Okazo­s-retejo erare sendis­ mesaĝon por anonci ke la Babilado ­okazos la 23an de ­januaro.

Notu ke la renkontiĝ­o okazos nek morgaŭ vesp­ere nek (evidente) lunde la 23an de januaro.

Mi pardonpetas pro la­ eraro… kaj profita­s de la okazo por adresi ­miajn­ bondezirojn de ĝoja ­Julo por vi kaj viaj ­parencoj.

Kore,­
Vincent­

Belartaj konkursoj 2017

Restas ekzakte tri monatoj ĝis la ŝloso de la venonta « Belartaj Konkursoj » (precize la 31an de marto 2017).

La lastjara rikolto (2016) de la francoj en la kategorio prozo estis vere kuraĝiga. Se iuj el vi estas nature verkemaj, ne maltrafu la okazon kaj nepre alĵetu rigardon al la regularo : http ://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Tute ne necesas esti membro de UEA aŭ esti kongresano por partopreni la konkurson. Cetere se bremsas vin la fakto ke vi timas ne esti lingve kapabla (prave aŭ ne), vi ja povos ricevi helpon (se ne je la lasta tago).

Kuraĝon kaj … plezuron verki.

Christian Rivière