Monataj arkivoj: Septembro 2020

Teksto de la monato (Septembron 2020-an)

La loĝantoj de la luno

Kion intertempe, gastante sur Luno, mi rimarkis da novaĵoj kaj miraĵoj, tion mi volas rakonti. Unue do, ke ili ne naskiĝas el virinoj, sed el viroj : ili nuptas al viroj kaj eĉ la vorton ‘virino’ ili ne konas. Ĝis la aĝo de dudek kvin jaroj ĉiu el ili rolas ine en la nupto, depost tiam vire : ili gravedas ne en la ventro, sed en la suro ; ĉar se koncipiĝas embrio, la suro fariĝas pli dika, kaj post certa tempo ili operacias ĝin kaj tiel naskas la idon senviva ; tiam, metante ĝin buŝaperta en la venton, ili vivigas ĝin. Al mi ŝajnas, ke la termino ‘kruroventro’ por suro envenis en la Grekan lingvon de tio ĉi, ĉar ĉe ili la kruro havas la funkcion de l’ ventro. Sed mi rakontos al vi ion ankoraŭ pli mirindan. Estas ja ĉe ili speco de homoj, kiujn ili nomas la Arbuloj – tiuj naskiĝas jenmaniere : ili detranĉas la dekstran kojonon de viro kaj plantas ĝin en la grundon, kaj kreskas el ĝi arbo tre granda, karna, kvazaŭ penisego. Ĝi havas branĉojn kaj foliojn kaj ĝiaj fruktoj estas glanoj de tuta ulno. Kiam tiuj maturiĝas, oni rikoltas ilin kaj elŝeligas la virojn. Seksilojn ili havas artefaritaj : kelkfoje el eburo, sed la malriĉaj el ligno, kaj pere de tiuj ili sekskuniĝas kaj amoras kun siaj edzoj. Kiam oldiĝas la viro, li ne mortas, sed dissolviĝas kvazaŭ fumo kaj aeriĝas. Manĝas ĉiuj la samon : ili bruligas fajron, rostas ranojn sur la karboj (ĉar estas ĉe ili amasoj da ranoj, kiuj flugas tra la aero) kaj dum tiuj rostiĝas, ili eksidas kvazaŭ ĉirkaŭ tablon kajekkaptante la forleviĝantan fumon, jen ili frandegas. Tio do estas ilia nutraĵo ; ilia trinkaĵo estas aero, elpremita en kalikon – el ĝi eliĝas likvaĵo kiel roso. Ili neniel pisas nek fekas ; ja eĉ niajn aperturojn ili ne havas tiuloke. Tial la knaboj ne povas proponi sekskuniĝon en la pugo, sed en la poplita kavo, super la suro : tie ili havas aperturon.

Bela konsideriĝas ĉe ili la viro, se li estas kalva kaj senhara, longharulojn ili abomenas. Sur la Kometoj male oni opinias belaj la longharulojn ;6 gastis ja tie kelkaj, kiuj pri tio bone informis nin. Barbon ili kreskigas ĝis iomete super la genuo. Ungojn ili ne havas sur la piedfingroj, sed ili ĉiuj estas unuhufaj. Super la pugo kreskas al ĉiu el ili brasikfolio, longa kiel ŝipovelo, ĉiamverda kaj ne rompebla, eĉ ne se la homo falas surdorsen. El iliaj nazoj likas tre forta-gusta speco de mielo, kaj kiam ili forte penadas aŭ gimnastikas, tutkorpe ili ŝvitas lakton, tiel ke fakte oni povas produkti el ĝi fromaĝon, se iom el la mielo oni enverŝas en ĝin. Oleon ili faras el cepoj, tre travideblan kaj bonodoran kiel mirho. Multege da akvo-vitoj ili havas ; la beroj de ties grapoloj estas kiel hajleroj kaj, miaopinie, se ekfalanta vento skuas tiujn vitojn, tiam ĉe ni falas la hajlo, dum ŝiriĝas tiuj grapoloj. Sian ventron ili uzas kiel poŝon, kaj ĉion kion ili bezonas, ili enmetas en ĝin. Ja eblas aperti kaj fermi ĝin. Ŝajne tute ne estas intestoj interne aŭ io alia, krom ke ĉio tiea estas haroza kaj vila, tiel ke, se fridas, la idetoj ofte tie serĉas rifuĝon.

La vestaĵoj de la riĉaj konsistas el knedebla vitro, tiuj de la povruloj el teksita bronzo, ĉar tiu regiono riĉas je bronzo, kaj ili prilaboras la bronzon, malsekigante ĝin kiel lanon. Koncerne la okulojn, kiujn ili havas, mi hezitas rakonti ĝin, timante ke iu min kredos fantaziulo, ĉar estas tiel nekredeble. Tamen ankaŭ tion mi diros : ili havas elpreneblajn okulojn, kaj laŭdezire ili elprenas ilin kaj gardas por eventuala bezono ion vidi. Tiam ili remetas ilin kaj rigardas. Multaj, kiuj perdis la siajn, pruntas ilin de aliaj por rigardi. Kaj eĉ ekzistas kelkaj personoj, kiuj posedas tutan kvanton da ili – la riĉuloj. Iliaj oreloj estas platan-folioj, krom ĉe la Arbuloj : tiuj ja havas, kiel solaj, lignajn orelojn.

Ankoraŭ alian mirindaĵon ni spektis en la reĝa palaco : kuŝas grandega spegulo sur ne tre profunda lageto. Se iu descendas en tiun lageton, li aŭdas ĉion surtere ĉe ni diritan, kaj se li rigardas en la spegulon, li vidas ĉiujn urbojn kaj ĉiujn popolojn kvazaŭ li starus rekte super ili. Tiutage mi ankaŭ vidis miajn familianojn kaj tutan mian patrujon, sed ĉu ankaŭ ili povis vidi min, tion mi ne povas respondi kun certeco. Kiu ne kredas, ke tio vere tiel
estas, se foje li mem tien venos, li sciiĝos ke mi parolas la veron.

Lukiano : Veraj rakontoj. Trad. Gerrit Berveling.