Kolektivaj kursoj

La kursoj okazas ĉe la komenciĝo de la jaro, dum proksimume 3 monatoj.

La celo de la unu-nivela kurso estas la kapablo komuniki en Esperanto, parole kaj skribe, dum ĉiutagaj simplaj situacioj.

Post tiu kurso, la plej granda parto de lernantoj kapablas uzi Esperanton por vojaĝi aŭ partopreni internacian kongreson.
Informa kunveno okazas en decembro. Se vi ne povos partopreni, kontaktu nin por ricevi pli da informoj por membriĝi.

Tarifo de la kursoj (+ atelieroj dum 1 jaro) : 40€
(+ membriĝo al la asocio)

Loko :
Maison des Associations Mangin-Beaulieu
12 rue Anatole de Monzie
44200 Nantes

Vidu per Google Maps.