Kunveno la 22an de majo

Karaj geamikoj

La klubo invitas vin ĉeesti la venontan kunvemon kiu okazos la 22an de majo
de la kvina kaj duono ĝis la deka en la kutima ĉambro E en la “maison des associations Mangin-Beaulieu”.

Tiun vesperon ni povas spekti la filmon “Gerda malaperis” en Esperanto kaj partopreni brokantadon.

Por tion fari venu kun libroj, revuoj aŭ io ajn pri esperanto kiu kuŝas en viaj ŝrankoj,vi interŝanĝos ilin laŭ vole.

Je tiu rendevuo la klubo atendas vin multnombre.