Nantes : Festo de Eŭropo, la 13an de majo 2017

Sabaton, la 13an de majo, nia asocio partoprenos la Feston de Eŭropo, de la 11a matene ĝis la 6a vespere (Parvis des Nefs – Nantes)

Ni tie havos budon, kie estos proponataj informoj kaj ludoj por informi la publikon pri la internacia lingvo.

Ĉiuj estas bonvenaj, ĉu por helpado, ĉu simple por ĝui la etoson !