rodika

Rumanio vizitinda lando

Rumanio ; vizitinda lando
Ĉu eblas viziti Rumanion gvidate de sperta esperantista ĉiĉerono  ? Jes,
tio eblas. Ekde pluraj jaroj Rodica
Todor, nia simpatia kaj sperta  prezidanto de IFEF (Internacia Fervojista
Esperanto-Federacio), jam plurfoje proponis akompani kaj sukcese gvidi grupojn
de esperantistoj. Sed ni proponu desupran rigardon al Rumanio. 
Nun Rumanio havas pli ol 21 milionojn da enloĝantoj, nombro kiu stagnas de
pli ol 20 jaroj pro la ekonomia elmigrado. La popolo konsistas el 89 % da
nacianoj kiuj sin deklaras Rumanoj. Diversaj minoritatoj komponas la
popolon  : Hungaroj, Germanoj, Turkoj, Rusoj, Judoj, Romaoj (Ciganoj). Tiuj
lastaj estas la plej granda minoritato de la lando.  
La Rumanoj kutimas
substreki sian latinan identecon meze de la Slavoj kaj sian ortodoksan kulturon
inter la Latinoj. Spite
al multaj invadoj kaj kulturaj miksadoj, kies spuroj retroviĝas en la lingvo,
la ŝtona ornamo,  la gastronomio, la
folkloro, ili konservis sian lingvon ricevitan de la Romianoj. La ĉefurbo
Bukureŝto enhavas 2 milionojn da loĝantoj.
Akompanate de nia ĉiĉerono Rodica,   tridek
ses esperantistoj el sep landoj partoprenis la viziton de Bukureŝto kaj de la Danuba Delto. Post
la delta ekskurso, eblis daŭrigi la viziton al Braŝovo kaj survoje supreniri
per telfero la
montaron Buĉeĝi (2500m), trarigardi la urbon Predeal, la kastelon Bran
(Drakula), la reĝan kastelon Peleŝ (Sinaia) kaj la fortikigitajn preĝejojn
Raŝnov kaj Preĵmer. Ĉar mi ĉesigis mian ekskurson tuj post la vizito de
la Delto, mi ne klarigos pri tiu dua parto. Eble alia partopreninto komentos
tiun itineron  !
Ses francaj nantanoj (Nantes-anoj) Béatrice, Christiane,
Gilles, Jacqueline, Raymonde kaj Jean, la 4-an de junio 2012, de la flughaveno Paris-Beauvais
sin direktis al Bukureŝto per aviadilo. En la bukureŝta flughaveno Otopeni,
Rodica atendis nin kaj klarigis la manieron atingi nian hotelon en Bukureŝto, kie
ni rendevuis kun la aliaj alvenintoj. Per buseto  ni  veturis al proksima stacidomo, kaj sekve
regiona trajno iradis al la ĉefa bukŭreŝta stacidomo “Gara du Nord”. Ni
piediris al nia hotelo « Hello » situanta  kelkajn metro-centojn de la stacidomo. Tiu hotelo, ne multekosta, proponis servojn laŭ bona eŭropa
nivelo. Vespere ĉiuj kuniĝis en apuda restoracio kaj ekkoniĝis.
La morgaŭon,
mardon, post bona ripozo Rodica informis nin pri la tuttaga bukŭreŝta vizito. Ni
celis viziti la Palacon de la Parlamento matene, kaj posttagmeze la malnovan
centron de la urbo. La
tutan tagon la suno kompleze radiis en blua ĉielo. Ĉar la distanco inter la hotelo kaj la Parlamento
estis iom longa ni enprofundiĝis laŭ longa ŝtuparo por atingi la kajon de la
metroo. Ĝi bele aspektas kun modernaj vagonoj simile al longa serpento, en kiu
interne ni povis paŝi de la unua veturilo ĝis la lasta, tial ke ĉiuj vagonoj
estas malfermitaj ĉe la ekstremo kaj ebligas trairon de la tuta metroo.
Tiel ni atingis la metroo-stacion « Placo de la Unuiĝo ».
Per la konata bulvardo « Unirii »
similanta al la franca avenuo « Champs Elysées », ni piediris al la
Palaco de la Parlamento, kiun ni vizitis kun granda intereso. Ne eblas paroli
pri Bukureŝto sen elvoki tiun imponan domegon konstruigitan de la volo de la diktatoro Ceausescu
(Ĉeosesku).  Por
starigi tiun grandegan konstruaĵon, estis necese ternivele detrui grandan areon
de la historia centro de la
urbo. Multajn preĝejojn, kirkojn, sinagogojn, malnovajn domojn
oni faligis kaŭzante gravan damaĝon laŭ historia vidpunkto. Konsekvence
la popolo devige transloĝiĝis pli malproksimen kun malpli de necesa komforto.
Palaco de la Parlamento estas grandioza. Ĝi forte impresas pro sia grandeco kaj majesteco. Komencite en 1983 la konstruaĵo kovras
loĝeblan areon je 3 365 000 kvadrataj metroj. Pinto de la Palaco atingas
86 metrojn super la
teretaĝo. Sub ĝi, unua nivelo de salonoj situas 14 metrojn
sube. Konsiderante la « Libron de la Rekordoj », tiu konstruaĵo
situas en la dua rango tuj post la Pentagono. Tiu palaco enhavas 1 000 salonojn
inter kiuj oni trovas 440 oficejojn. Multaj tapiŝoj, lustroj, luksaj kaj pezaj
kurtenoj plibeligas la kunveno-salonojn same grandajn kiel tereno de piedpilko.
Sed konstruo-kosto de tiu palaco pli kaj pli ampleksiĝis kaj ruinigis la landon. La popolo multe
suferis, ribelis pro tiu nedeca elspezo. Revolucio naskiĝis. Multaj homoj
perforte pereis. Kiel vi scias oni arestis la perhelikoptere fuĝantan
diktatoron, kiun oni juĝis, kondamnis al morto kaj fine ekzekutis kun lia
edzino la 25-an de decembro 1989.
Sed kion fari de tiu ne finkonstruata ŝtat-posedaĵo  ?
Komence, la popolo furioziĝis kaj intencis malkonstruigi ĝin. Sed post pli saĝa pripensado, oni decidis
finkonstruigi ĝin kun la celo dediĉi tiun konstruaĵon al la popolo. Tiam oni nomis ĝin « Domo de la popolo ». Nun
ĝi utilas al internaciaj  kunvenoj kaj al
la laboro de la Parlamentanoj. Tial, ĝia nomo fariĝis « Palaco de la
Parlamento ».
Post tiu interesa
vizito, ni piediris tra la malnova historia centro de la ĉefurbo ĝis la strato
Stavropoleos, kie ni vizitis la belan samnoman preĝejon. Tiu malgranda juvela
sanktejo kun multaj ikonoj estis starigita en 1724 de greka monaĥo. Ni
tagmanĝis en apuda bierfarejo kun neogotika fasado nomata « Caru’ cu
Bere ». Tie oni fabrikas la bieron ekde 
1879. Interne multaj kolorigitaj vitraloj, murpentraĵoj surmur-lignaĵoj
allogas la klientojn. Surfone de muzika orkestro ni ĝuis bonegan
gastronomian tradician tagmanĝon, ĉarmigitan de surloke farita biero.
Tagmeze por faciligi la digestadon, ni paŝis al la parko Grǎdina
Cişmigiu kaj, survoje al nia hotelo ni renkontis plurajn signifajn monumentojn
kaj instituciojn. Ĉesigis tiun vizit-tagon agrabla kunmanĝo en apuda
restoracio.
La merkredan morgaŭon ĉe la hotelo atendis nin aŭtobuso, kiu
restis la « nia » plurtage ĝis la enŝipveturado en Tulcea ĉe la
komenco de la Danuba Delto. Ni
busveturis al la
Palaco Cotroceni, sidejo de la ŝtatpovo ekde kvar jarcentoj.
Tie loĝas la rumana prezidento. Sur malnova bazamento de monaĥejo de la deksepa
jarcento, staras tiu konstruaĵo de klasika stilo. La reĝo Karolo la unua
ordonis tiun kreaĵon. Kvankam en 1977 grava tertremo damaĝigis ĝin, Nicolae
Ceaŭsescu rebonigis ĝin kaj aldonigis al ĝi modernan kunkonstruaĵon por pligrandigi
la nombron de oficejoj. Botanika ĝardeno ĉirkaŭas tiun ŝtatan rezidejon. Poste
ni enŝipiĝis en malgrandan boaton por atingi restoracion situantan sur insuleto
de la lago Herastrau. Sekve vizito de subciela kamparana muzeo rememorigis nin
pri la vivmaniero de la rumanaj antaŭuloj.
La jaŭdan morgaŭon, frumatene « nia » aŭtobuso
atendis nin por aliri la
urbon Tulcea, deirpunkto de nia danub-delta krozado.
Alveninte en tiu urbo, por flari la etoson de la venontaj ekskurs-tagoj,
ni  vizitis la muzeon rilatantan al la
vivestaĵoj, al la socia kaj ekonomia rimedoj de la Delt-loĝantoj. Post
tiu unua rigardo al la Delto ni alproksimiĝis al la du ŝipetoj, kiujn dum tri
tagoj ni uzis kiel hotelŝipojn. En tiu surakvaj gastejoj neniu bruo aŭdiĝas.
Fakte ili estas sen propulsa motoro sed tirataj de trenŝipo. Eblas kunmeti la
hotelŝipojn, ĉu fronte kupligataj unu apud la aliaj (tiel surkanale eblas
translokiĝi al iu apuda ŝipeto) ĉu anservice (unu post la alia). Tio okazas kiam la libera akva vojo ne ebligas al
la ŝipoj frontan veturadon. Vespere, oni albordiĝas, ligas la ŝipojn per ŝnuroj
al iuj ajn proksimaj arboj kaj meze de la naturo oni vivas izolite de la
senĉesa tumulto de la urbaj bruoj. Nur la kantoj de la birdoj akompanis nin. Ni
estis en la intimeco de la naturo. Kian revon ni vivis  ! Nur post la
vespermanĝo el laŭtparoliloj aŭdiĝis muziko, kiun akompanis dancante kaj
kantante la plejparto de  la krozantoj. Vere, post longa ĉeesto en la ŝipo, vigligi
siajn krurojn estas necese de tempo al tempo. Dum tri tagoj, pere de malgranda
barko alkroĉita post niaj du ŝipoj, plurfoje ni enbarkiĝis kaj iradis tra la densa
arbaro en kiu troviĝas multaj lagoj. Estis la periodo de la nestadoj kaj
de la migrado. Multaj
birdoj videblis : pelikanoj, kormoranoj, anseroj, cignoj, vaneloj, galinoloj,
falkoj kaj multaj aliaj specoj. Belega blua ĉielo akompanis nin dum la tuta
krozado. Sur la ŝipo la manĝo rilatis al la surakva etoso. Ni gustumis multajn fiŝojn
vivantajn en la Delto. Ni
delektiĝis per karpoj, trutoj, angiloj, ezokoj.
Post tiu surakva ekskurso, niaj krozŝipoj albordiĝis en la havenon Tulcea.
Denove, « nia » aŭtobuso atendis nin kaj direktis
nin laŭlonge de la Nigra
Maro ĝis Constanta, kaj poste al Murfatlar, kie ni tagmanĝis
en bela vinkela restoracio situanta meze de 3 000 ha-oj da vitejo. Kutime
dum la tuta jaro ducent laboristoj prizorgas la vitejon. Cetere, la rikolto de
la beroj necesigas du mil dungintojn.
Jen, ni alvenis en Bukureŝto kaj tie finiĝis nia tutsemajna
kultura periodo. Niaj amikoj kun plezuro daŭrigis sian vojaĝon kaj ni esperu ke
siavice iu, per verko, instruos nin pri la sekvo.
Sed ne bedaŭru pri la
fakto, ke vi ne partoprenis tiun belan ekskurson.
Koboldo diris al mi ĉe
mia orelo, ke, eble, venontjare Rodica denove proponos novan ŝipaventuron.

Jean
Ripoche