Programaro Vortujo

Vortujo

Realigita de Christian RIVIERE, Vortujo celas helpi en la memorigado de vortoj de fremda lingvo.

Uzante la principon de regula trejnado, la programo pridemandas la uzanton elde listo de vortoj (propra aŭ enŝutita) kiu unue entute troviĝas en la “skatolo 1”.

Se la respondo estas ĝusta, la vorto iras al la “skatolo 2″, kaj plu tiel ĝis la ” skatolo 5″. Ju pli alta estas la numero de la skatolo, des pli la programo atendas antaŭ ol reproponi tiun vorton (de 1 tago por la skatolo 1 ĝis 3 monatoj por la skatolo 5).
Kiam la vorto estas forgesita, ĝi reiras en la skatolon 1.

Vortujo povas proponi la vortojn laŭ pluraj ordoj : kronologie, alfabete, aleatore aŭ morfologie…

Ĝi estas uzebla ankaŭ por lerni esprimojn (Ju pli… des pli…, pli-malpli…, iom post iom…).

Krome, Vortujo ebligas la du traduk-sencojn.

Ĝi estas uzebla pri iuj ajn lingvo kaj alfabeto (kun unikodo).

Antaŭ ol elŝuti la programaron, estus aprezata ke vi faros donacon (ekde de 1€) klakante la ĉi-suban butonon. Interalie ĉar tio instigos nin al realigo de estontaj versioj (kun difino de vort-kategorioj, sinteza voĉo, versio por aliaj sistemoj aŭ poŝ-aparatoj, …). Antaŭendankon.
Por uzi alian pag-rimedon, rekte kontaktu je Christian Rivière : christian.riviere0324@orange.fr

 




 

Elŝutu la programon Vortujo (Vindozo)
Lasta versio : 2.7 – la 10an de julio 2018.