Nantaj produktaĵoj
Programo por helpi en la memorigado de vortoj (ĉiuj lingvoj krom tiuj kun ideogramoj) : Vortujo
Libroj eldonitaj el Nanto :
“La knabo kaj la rivero”
de Henri Bosco
Traduko de la fama franca romano.
Havebla en la vendejo Durance (Nanto) kaj pere de la Esperanto-Kulturcentro de Nanto.
Auteur : Henri Bosco
Titre : L’enfant et la rivière
Editeur : Gallimard
Collection : Folio
Date de parution : 04/09/1975
Langue : français
“Kompar-studo pri la verboj” de Christian Rivière
Precipaj diferencoj en la esprimo de la tempo inter la franca kaj Esperanto.
Prezento de la problemo en dek ses paĝoj.
Sekvas 60 ekzemploj eltiritaj el la verko « Les heures souterraines » de Delphine de Vigan (je ĉiu ekzemplo : la franclingva versio, la esperantlingva versio, utilaj klarigoj).
Apendico pri la esprimo de kaŭzo kaj konsekvenco
(A4-formata / 50 p.)
Prezo : 4 eŭrojn
“Kronikoj el mia tirkesto”
de Christian Rivière
Kolekto de disaj tekstoj, el kiuj pluraj ricevis premion aŭ mencion.
Je saldo-prezo : 5 eŭrojn
“Dek du pruvoj pri neekzisto de Dio”
de Sébastien Faure
Eseo de konata pedagogo de la komenco de la antaŭa jarcento.
Prezo : 4 eŭrojn
“Poemaj dilemoj”
de Christian Rivière
Kolekto de poemoj, el kiuj pluraj ricevis premion
Kun ilustraĵoj de Serge Sire
Je saldo-prezo : 4 eŭrojn
“Ĉio fareblas !”
de Aline de Pétigny
Beleta ilustraĵo por infanoj, utila ankaŭ por komencantoj
Tradukita de Martine kaj Christian Rivière
Premio de la infanlibro (Belartaj konkursoj / UK de Jokohamo)
Prezo : 6 eŭrojn
“Vortfarado kaj radikfarado”
de Christian Rivière
Dua eldono.
Eseo pri originala formulado de la vortfarado.
(Premio Minnaja / UK de la Habano)
Prezo : 4,5 eŭrojn
“Poemaro”
de Paul Eluard
Tridek poemoj de unu el la plej famaj franclingvaj poetoj de la antaŭa jarcento.
Prezo : 5 eŭrojn
“La horoj subteraj”
de Delphine de Vigan
Romano de konata aŭtoro de la moderna franclingva literaturo
Prezo : 10 eŭrojn
Auteur : Delphine de Vigan
Titre : Les heures souterraines
Editions : JC Lattès
Collection : Littérature française
Date de Parution : 08/2009
“Krokizo pri detruo”
de Patricia Cottron-Daubigné
Raporto pri socia okazaĵo : amasmaldungo de la uzino SKF en Niort
Prezo : 6 eŭrojn
Auteur : Patricia Cottron-Daubigné
Titre : Croquis-Démolition
Editions de la Différence
Collection : Politique
Date de Parution : 2011
“Bruna mateno”
de Franck Pavloff
Kolektive (kadre de la Nanta Kulturcentro) :
Furora novelo forte ligita al evento de la franca politiko
Prezo : 2 eŭrojn
“Kosmetiko de l’ malamiko”
de Amélie Nothomb
Romano de konata aŭtoro
Elĉerpita