La knabo kaj la rivero

Kovrilo - La knabo kaj la riveroĴus eldonita libro, « La knabo kaj la rivero » estas traduko de « L’enfant et la rivière » de Henri Bosco fare de Luc Gouverneur :

« La riveron neniam vidis Paskaleto. Sed ja multfoje li revis pri ĝi. Precipe kiam Bargabot portis liahejmen fiŝojn, kiujn li ŝtele fiŝkaptis. Iam, la gepatroj de Paskaleto foriris, kaj onjo Martena estis multe tro okupata por priatenti lin…

Tiam Paskaleto malkovris la riveron. Kaj ankaŭ Gatzo-n, tiun knabon eksterordinaran, kiun li liberigis de la ciganoj.

Himno al la naturo kaj al amikeco, tiu romaneto estas unu el tiuj verkoj diversnivele legeblaj kaj relegindaj laŭ aĝo kaj animstato.

Por naŭ-jaraj ĝis naŭdek-naŭ-jaraj legantoj. Kaj eĉ pli… »

Havebla en la vendejo Durance (Nanto) kaj pere de la Esperanto-Kulturcentro de Nanto (CCNE).

Prezo : 9 €