Ĉefpaĝo
La CCNE estas asocio (franca tipo “leĝo 1901”), kreita en 1970, kies celoj estas komuniki pri la internacia lingvo en la Nanta regiono kaj faciligi ĝian lernadon.
Ni proponas komunajn kursojn aŭ individuajn, atelierojn kaj regulajn kunvenojn.
Kalendaro de agadoj
Pri nia urbo* :
Nanto (franclingve Nantes ) [‘nãt], bretonlingve Naoned [‘naõnet], galolingve Nauntt) en okcidenta Francio estas la ĉef-urbo de la administra regiono Luarlandoj (Pays de la Loire) kaj de la departemento Loire-Atlantique.
Nanto estas ankaŭ historie parto de la apuda regiono Bretonio.
Loĝantaro : 300 000 en la urbo mem kaj 900 000 kun la ĉirkaŭaĵo (2015).
Universitato kaj diversaj inĝenier-lernejoj.
Arto kaj historio :

Kastelo de la Dukoj de Bretonio (13-a jarcento)
Katedralo (11-a jarcento)
Vidu pli da bildoj : https ://commons.wikimedia.org/wiki/Nantes ?uselang=eo
*El Vikipedio : https ://eo.wikipedia.org/wiki/Nanto_ %28Francio %29