Teksto de la monato (Marton 2022-an)

La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin ? Kiel strangaj tiuj uloj estas ! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion ? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo ? Tio ne ŝajnas al mi prava.
Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas « la ulo, kiu ne pensas ».
Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ ; ĉu vi komprenas ?
Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu ! Se mi perdus miajn ideojn ! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej verŝajne ideojn mi havas.
Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.
Ĉu vi aŭdis pri Kartezio[1] ? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris : « Mi pensas, do mi estas ». Mi diras malsame : « Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas ». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. « Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas ? » vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas : mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.
« Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando », diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi ! — bela fakto.
Antaŭ la demando « ĉu esti, ĉu ne esti », mi tute ne timas. Mi respondas simple « esti », kaj restas tute trankvila.
« Mi aŭdas, do mi ekzistas », mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha ! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne ? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.
Same pri mia vidpovo : mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas ?
Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne ? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton.
Estas bone esti forta[2].
Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.
Ĉu vi aŭdis min ? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel « ĉu esti, ĉu ne esti », « ĉu mi pensas, kaj do ekzistas ? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas ? ». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas.
Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.
Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas : permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon ! Ne pensu tro ! Kaj la forto restu kun vi !

Claude Piron, Lasu min paroli plu !

Notoj :
1. Kartezio = Descartes.
2. En Esperanto, oni diras : estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke … Same kiel oni diras : natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature