Saint-Aignan : Konferenco de Sro. Melnikov

La esperanto-grupo ALC de Saint Aignan baldaŭ akceptos la rusan esperantiston Sro. Melnikov, post la vizito de Nanto.

Tiuokaze, li prelegos en Esperanto pri “Rostov ĉe Don, bildoj kaj komentoj (diversaj aspektoj de la vivo en Rusio)” merkredon la 23-an de marto, je 6h30 vespere, en la salono Paul Pouvreau, 41 straton Frères Rousseau.

Vi povos kunporti vian piknikon por kunmanĝo post la prelego.