La soldato de Marsala
(pacisma kanto)
Svarme pli ol mil, sturma misio
El Italio kaj aliloke
Kun Garibaldi, tra Sicilio
Plu almarŝadis ni tirajlore :
Kiam mi sola sur l’ ebenaĵo
Blanka figuro fronte aŭdacis
Apenaŭ dudekjara soldato ;
Reĝa blazono lia minacis.
Sian fusilon celis malice,
Tion li rajtis ; propran mi trafis,
Li kvarpaŝis, mi same laŭvice,
Li mise celis, mi celen pafis.
Abomenata estu milito
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Mi de Marsala, rekte de l’ vito
Glason da vino emus forgluti.
Li renverse turniĝis disfala.
Min diable li kial mispafis ?
Kompatinda ! Li estis mortpala ;
Mi sukure, impete alpaŝis.
Nu ! Ne venkon mi glore elkantis,
Sed mi pite almozis pardonon.
Li soifis, mian akvon frandis,
El l’ botelo avidis duonon.
Mi lin sidigis dorson ĉe trunko
Kaj viŝis lian frunton senŝvita :
“Jam marmore aspektas ĉi frunto
Espereble nur estas vundita … !”
Abomenata estu milito
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Mi de Marsala, rekte de l’ vito
Glason da vino emus forgluti.
Lian vundon mi volis bandaĝi,
Levis roverson de l’uniformo ;
Sed la kuglo sen zorgo domaĝi,
De la flanko migradis al l’ koro.
El poŝ’ ĉemiza, sanga tolaĵo,
Bildo kolora, poze konvena
De maljunulin’, linda vizaĝo
Kiu ridetis, milde serena.
Nur Dio scias kiel mi vivis,
Sed mi ĝis morto vidos eterne,
Tiun junulon kiu senmovis
Kaj bonulinon plori ĉagrene.
Estu milito abomenata
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Ja okazis en Marsala.
La mian glason oni forportu !
Gustave Nadaud