Ĉefpaĝo
La CCNE estas asocio (franca tipo “leĝo 1901”), kreita en 1970, kies celoj estas komuniki pri la internacia lingvo en la Nanta regiono kaj faciligi ĝian lernadon.
Ni proponas komunajn kursojn aŭ individuajn, atelierojn kaj regulajn kunvenojn.
Novaĵoj
Vizito de rumana esperantistino en Nantes
Rezervu la daton : la 30an de marto ekde 18 :30. Ni gastigos Rodica, rumanan esperantistinon kiu parolas al ni pri la situacio de la ukrainaj rifuĝintoj en Rumanio. Ni renkontiĝos por vespermanĝi en restoracio. Bonvolu sciigi pri via partopreno antaŭ la 22a de marto al brobineau@orange.fr
Kalendaro de agadoj
Pri nia urbo* :
Nanto (franclingve Nantes ) [‘nãt], bretonlingve Naoned [‘naõnet], galolingve Nauntt) en okcidenta Francio estas la ĉef-urbo de la administra regiono Luarlandoj (Pays de la Loire) kaj de la departemento Loire-Atlantique.
Nanto estas ankaŭ historie parto de la apuda regiono Bretonio.
Loĝantaro : 300 000 en la urbo mem kaj 900 000 kun la ĉirkaŭaĵo (2015).
Universitato kaj diversaj inĝenier-lernejoj.
Arto kaj historio :
Kastelo de la Dukoj de Bretonio (13-a jarcento)
Katedralo (11-a jarcento)
Vidu pli da bildoj : https ://commons.wikimedia.org/wiki/Nantes ?uselang=eo
*El Vikipedio : https ://eo.wikipedia.org/wiki/Nanto_ %28Francio %29