Atelieren, denove !… 9 Oktobro 2011Ĉiuj artikoloj en Esperanto, La eventoj de CCNEOkazos Uzi la lingvon kaj plibonigi sian nivelon ? Ni laboru kune en atelieroj, merkrede (je la 6a kaj duno) kaj ĵaŭde (je la oka) en la kursejo de Mangin-Beaulieu. Vi ne prokrastu plu…
Kie aĉeti esperantajn librojn kaj diskojn en Nanto ? 9 Oktobro 2011Ĉiuj artikoloj en Esperanto, La eventoj de CCNEOkazos Krom la libroj kaj diskoj aĉeteblaj de la Kulturcentro Nanto-Esperanto en la kursejo de Mangin-Beaulieu, merkrede kaj jaŭde dum la vesperaj atelieroj, esperanta breto estas je via dispono en la librovendejo Durance, 4 aleon de Orleano en Nanto.
Litera turo 2012 9 Oktobro 2011Ĉiuj artikoloj en Esperanto, La eventoj ekster CCNEOkazos Esperanto-Vannes invitas ĉiujn partopreni en la beletra konkurso « LITERA TURO 2012 », de la 5a de Septembro ĝis la 18a de Decembro 2011. Tri branĉoj proponataj : – originala prozo, – originala poezio, – traduko el la franca lingvo. Litera-turo(ĉe)live.fr
Sabatoj Esperanto ĉe Esperanto-Vannes 9 Oktobro 2011Ĉiuj artikoloj en Esperanto, La eventoj ekster CCNEOkazos La asocio Esperanto-Vannes invitas vin al siaj SABATOJ ESPERANTO la 15an de Oktobro kaj la 19an de Novembro. Kursoj, ludoj, etoso… Informoj ĉe : esperantovannes.fr
Oktobra BABILADO pri fungoj. 2 Oktobro 2011Ĉiuj artikoloj en Esperanto, La eventoj de CCNEOkazos La elektita temo de la oktobra babilado estos laŭsezona : Fungoj (specoj, spertoj kaj receptoj)… Ni rendevuas la 28an je la 6a kaj duno, en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard, en Nanto. Eblos pruntepreni kaj redoni librojn de nia biblioteko. La temo de la novembra estos : Prezentado de artikoloj el la esperanta gazetaro.