Monataj arkivoj: Marto 2017

Nantes : Prelego de rusa esperantistino

Lundon la 20-an kaj mardon la 21-a de marto, nia asocio akceptos S-inon Svetlana Smetanina, rusan esperantistinon el Moskvo. Temas pri ŝia dua vizito en Nantes, ĉar ŝi jam venis antaù jardeko.
Lundon la 20-an, inter la 18-a kaj la 20-a kaj duono, Svetlana prelegos en La Manufacture (10, bulvardo de Stalingrad. Tramo linio 1, haltejo « Manufacture ») pri la temo “La hodiaùa Rusio”.
Antaù ol alveni en Nantes, nia gastino estos travojaĝanta tra Bretonio. Espereble ŝi sufiĉe pluviglos por viziti nian urbon mardon la 21-an. La programo estos precizigita antaù ŝia alveno.

Ekzameno-sesio en majo, aliĝu !

Karaj membroj de la Nanta Esperanto-kulturcentro,

La CCNE planas ekzameno-sesion la 28an de majo.

Same kiel en 2016, tri niveloj estas proponataj :

1a grado (atesto pri elementa lernado),

2a grado (atesto pri praktika lernado),

3a grado / 1a parto (atesto pri supera lernado).

Pliaj informoj ĉe la retejo de la Franca Instituto de Esperanto :

http ://www.franca-esperanto-instituto.net/spip.php ?article6

Bonvolu rekte adresi viajn kandidatiĝon (indikante la deziratan nivelon) al Christian Rivière, antaŭ la 15a de aprilo

Christian.riviere0324@orange.fr aŭ 02 40 25 24 05

Koran dankon