Monataj arkivoj: Marto 2018

GREZILJONO – Staĝo “Printempas” – 20a ĝis 28a de aprilo

De la 20a ĝis 28a de aprilo 2018 okazos la 7-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj.

– Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
– Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
– Kurso B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » gvidata de Przemek Wierzbowski

– Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK

– Prelegoj de Nijolė Stakeniene el Litovujo

Informoj : gresillon.org/printempas
Aliĝo : gresillon.org/aligho
aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

Kvinpetalo : kurso pri tradukado

En la bela esperanto-centro “Kvinpetalo”, okazos kurso pri tradukado de la 16a ĝis la 20a de aprilo. Gvidos ĝin denove Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio.

La prezenton de la kurso kaj la konkretajn detalojn vi trovos ĉe la retejo de Kvinpetalo : http ://www.kvinpetalo.org/

Bonvenon denove en Kvinpetalo !

Claude N.

Akceptejo kaj poŝta adreso : 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso : informoj@kvinpetalo.org
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

GREZILJONO – Someraj staĝoj

Venontan someron, en la kastelo Greziljono, okazos diversaj staĝoj :

09/27aj de julio : Maratona Esperanto-kurso dum 18 tagoj kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn
09/16aj de julio : Interŝanĝoj de scioj kaj faroj / Esperanto-kurso
15/21aj de julio : Semajno de vizitado en la regiono Anĵuo kun Catherine Kremer
16/21aj de julio : Speciala semajno kun kursoj pri Esperanto kaj pri la franca lingvo
21/27aj de julio : Internacia E-Konferenco de OSIEK “Esperanto en Artoj”

11/19aj de aŭgusto : Festa Semajno por infanoj kaj familioj

Informoj : gresillon.org
Enskribiĝo : gresillon.org/aligho
Aliaj staĝoj : gresillon.org/agendo

Ĝis baldaŭ en la Esperanto-kastelo Greziljono

   kastelo@gresillon.org