Monataj arkivoj: Majo 2021

Teksto de la monato (Majon 2021-an)

Ellaborado de produktaĵoj

    Mia patrino ne estis kapabla solvi problemon sen unue ĝin dramigi. Same kiel matematikisto ne komprenas la realecon ĝis li formulas ĝin en ekvacion, ŝi ne komprenis hejman malfacilaĵon se ŝi ne transformis ĝin en katastrofon. Ni homaj estaĵoj estas strangaj ; ni bezonas prilabori krudan materion — ĉu terpomojn ĉu hidrargon — antaŭ ol fine ĝin uzadi. Ekzemple ne indas la oro, ĝis ni transformas ĝin en kolĉenon. Ni povus profiti ĝin tian kia ĝi troviĝas en la naturo. Sed ni bezonas ĝin ekstrakti el la malmola grundo, ĝin fandi, ĝin muldi kaj ĝin vendi. Tiam ni diras : « Nekredeble bela estas oro.»

    La transformo de la sardinoj en sardelojn estas la pozitiva varianto de tiu inklino. La materio per kiu mia patrino konstruis siajn dramojn, estis la malgravaj malfacilaĵoj el la hejma ĉiutago. Okazis ke la botelego de gaso malplenis iun lundon, kaj ke la kamiono ne liveris ĝis la mardo. Unuavide, tio estis neniel tragika, des malpli ke al la infanoj plaĉis kruda manĝo. Cetere tio valoris ĉar rompiĝis la rutino. Sed ŝi nervoziĝis kaj iris ien-tien hurlante kriojn kiuj hirtigis niajn harojn. Se mia patro provis ŝin trankviligi, ŝi riproĉis al li ke li ne sufiĉe okupiĝis pri tiaj aferoj, kaj asertis ke ŝi estas la sklavo de ni ĉiuj, kaj ni rigardis ŝin tremante.

    Post horduono dum kiu ni restis sen gaso, mia patro, senespera pro la riproĉoj kaj la krioj de mia patrino, komencis klak-fermi la pordojn aŭ minacis ke li saltos de la balkono. Mia fratineto, timigita pro la spektaklo, ekploris, kaj la najbaroj minacis alvoki la municipan policon se ne ĉesos la kriado. Ĝuste en tiu momento, kiam la etoso estis eksplodonta kun ĉiuj ni inkluzive, mia patrino trairis la straton revenante, triumfe ridetante, kun botelego kiun pruntedonis al ŝi ŝia fratino loĝanta en la aliflanka domo. Ne malofte ŝi riproĉis al mia patro ke li pensis pri memmortigo pro tia stultaĵo. « Mankas klapo en via kapo », ŝi diris al li, dum ŝi enbrake prenis mian fratineton por ke ŝi ne plu ploru. Mi aliris la straton diskrete, kun la intenco konverti tion okazintan en prilaboritan produkton, kaj por vidi ĉu tiel mi sukcesos kompreni ĝin. Sed nun mi daŭre ne komprenas. Fine, verki estas nenio krom preni la krudan materion de la realeco, kaj ĝin konverti en literaturon por estigi ĝin pli digestebla.

Juan José Millás (2008) en la hispana
el « Los objetos nos llaman »