Sur nur strato *)
« Bonan tagon, S-ro Gemego, kiel vi fartas ? »
« Ne tre bone, mi dankas. »
« Kion vi havas, do ? »
« Ha ! Jen ĝuste la malagrablaĵo, mi havas nenion. »
« Cu vi estas senlabora ? »
« Bedaŭrinde, jes. »
« Kion vi faras, do ? »
« Nu, mi ekskursadas kun mia fianĉino. Kion alian oni povas fari tiukaze ? »
« Kompreneble. Kion vi atendas ? »
« Supozeble ŝi akuŝos en Marto venonta. »
« Kaj la parencoj ? »
« Tre malbone, S-ro Litcimo, la avo mortis. »
« Mi kompatas. Kiel li malsaniĝis ? »
« Li ne malsaniĝis. Li surmarŝis sur banan-ŝelon kaj frakasis al si la kranion, ankaŭ la okulvitrojn de la onklino, kiujn li ŝtelis. »
« Kompreneble iu damninda burĝo tien metis ĝin. »
« Kion ? »
« La banan-ŝelon. »
« Kompreneble. Kiu alia manĝas bananojn ? »
« Kaj la patro ? »
« Bedaŭrinde li neniam sukcesas perlabori. »
« Kompatindulo ! Tamen li ŝajnas al mi kapabla kaj vigla. »
« Guste. Sed bedaŭrinde li persistas vendi muŝkaptilojn en la vintro kaj glitkurilojn en Ia somero. »
« Kiel domaĝe ! Oni devus klarigi al li, ke vendante glitkurilojn en la vintro kaj muskaptilojn en la somero, eble li povus riĉiĝi. »
« Guste tion li ne deziras, li abomenas la kapitalismon. »
« Kompreneble. De kiam li tiel persistadis ? »
« De post la militego. Li estis puriganta sur iu strato, kiam oni sciigis, ke malamikaj flugmaŝinoj faligas bombojn en apudan kvartalon, de tiam… »
« Kompreneble ; kaj la onklo ? »
« Ankaŭ li ne laboras. »
« Cu oni eksigis lin ? »
« Ne ĝuste. Li ankoraŭ ne sukcesis sin komencigi. »
« Kial ? »
« Estas malfacile klarigeble. Li diras, ke ĉiufoje kiam Ii tion pripensas, li kvazaŭ ekmalsaniĝas. »
« Tre bedaŭrinde ! Kaj pri via bopatro ? »
« Terure. S-ro Litcimo, vi scias, kiel li kutimis pasie serĉi manĝeblajn fungojn en la arbaroj… »
« Mi ja memoras pri tio. »
« Nu, iutage li erare intermiksis kelkajn nemanĝeblajn kaj… la enterigo okazis lastlunde. »
« Kiel domaĝe ! Kaj kiel fartas via frato kaj lia edzino kaj la infaneto ? »
« Bedaŭrinde la infaneton oni lasis fali el fenestro. »
« Kiel tio okazis ? »
« Nu, la patro tro trinkas kaj la patrino estas tro aldonita al kokaino. »
« Kiel domaĝe ! »
« Jes, sed kion alian fari kiam oni estas senmonaj ? »
« Kompreneble. Kaj kiel fartas via kuzo, la brikmetisto ? »
« Li havis teruran sorton, S-ro Litcimo, li enfalis malmodernan necesejon. »
« Sed via alia kuzo, la kelnero, kiam lastfoje mi renkontis lin, li ŝajnis prospera. »
« Malbonŝance li estas en malliberejo. »
« Tio estas la sola rimedo, per kiu oni certiĝas pri manĝaĵoj nuntempe. »
« Sed li tre malaprobas la tieajn filmojn, S-ro Litcimo ! »
« Kia rafinita krueleco ! Estas skandalo ! — Nu, ĝis la revido, S-ro Gemego. »
« Pli bone diri “ Adiaŭ ”. »
« Kial ? Ĉu vi estas elmigronta ? »
« Ne. Nur mi emas min mortigi, mi pensas, ke oni devas iel gajigi la venontan ĉapitron. Kiun metodon vi rekomendas ? »
« Nu, ŝajnas al mi rekomendinda la lumgaso, ĝi estas malkara, kaj sendolora kaj ĝenerale oportuna, cetere tre laŭmoda nuntempe. »
« Nu, tiukaze mi devos elekti iun alian rimedon. »
« Kial ? »
« Tiu estus tro etburĝa. »
« Efektive. Mi ne pripensis pri tio. Nu, feliĉan memmortigon ! »
« Elkoran dankon ! Bonan tagon. S-ro Litcimo. Se iam mi povos helpi vin pri memmortigo, fidu al mi. »
(lli disiĝas.)
V. V. (Bornea pirato).
*) Komparu ankaŭ la romanon «Tur-Strato 4 », kiu pritraktas la saman temon.