Ĉe samovaro
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas :
“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan ? ”
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan :
“Havi landon, sed perditan…”
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.
Julio Baghy (1926)