Li donas al mi temon
Tiu sinjoro, kiu nun sidas ĉe mia tablo, antaŭ kvin minutoj sidiĝis tie, kaj diris :
— Espereble mi ne ĝenas vin.
— Ho, tute ne ! mi kriis, kaj kliniĝinte super la malplenan paperon mi skribis supre la numeron “kvin”, kvazaŭ mi skribus jam la kvinan folion. Mi skribis rapide la vortojn : “kaj sekve de tio”.
— Sed kiel mi vidas, vi laboras.
— Jen, jen — mi diris. — Vere. Mi eĉ ne rimarkus, se vi ne atentigus min pri tio.
— Nu, do mi ne ĝenos vin plu. Kion vi verkas ?
— Ho, nenion. Vere malgravan aferon. E… etan teatraĵon. Etan filozofian fakverkon, pri la soleco. Mi volas ekspliki, ke por la laboro oni nepre bezonas solecon, ĉu vi komprenas ?
— He-he-he ! Jen tiuj ĵurnalistoj ! Nu, do mi ne ĝenas vin plu. Ĉu ĝi estos longa ?
— Tute ne !… Nur tute mallonga, eta skribaĵo.
— Nu, do skribu, skribu, vi, verkisto.
— Do… se vi permesas.
— Nature, ke mi permesas. Sed vi scias… tiu multa, multspeca skribado… mi nenion legas jam de post jaroj… Ne estas inde… Tia homa, kia mi estas… kiu travagis jam dufoje la mondon… tio estas kompleta romano… jes, kara sinjoro… tio estas kompleta romano, volu kredi al mi. Se mi rakontus al vi, kiujn aferojn mi travivis, estas certe, ke vi…
— Pardonon, — mi interrompas lin modeste — ĉu la plumknarado ne embarasas vin en la parolo ?
— Tute ne, nur skribu tute trankvile, tio min ne tuŝas. Miaj nervoj, miaj ŝtalaj nervoj eĉ ne rimarkas tiaĵon… He-he-he, juna homo… Ĉar mi certe ne skribos pri la aferoj… jes ja, certe ja ! Tion priskribu foje, he, sinjoro verkisto !
— Ho, tre afable…
Li frapas sur mian ŝultron.
— Vidu, mi povus doni al vi temon kaj pri tiu vi povas certe skribi. Ho, kiajn aferojn mi travivis !… se tiujn priskribus verkisto, la homoj dirus pri ili : nu, dirus la homoj, ja oni nur eltrovis ĉi tion. Tion priskribu iu verkisto ! He ! sinjoro verkisto, ĉi tion priskribu ! Nu ? Kion vi diras pri ĉi tio ?
Li etendas antaŭen sian malsupran lipon, kaj puŝadas supren sian kapon.
— Grandioze ! Ccc ! Ccc ! — mi miregas. Estus vere grandioze ! Kial vi ne skribas foje ?
Li mansvingas malŝate.
— Eh, vi scias… mi ne bezonas tion, mi ne penadas pri tio. Por kio ! ? Por ke la eldonistoj ataku min… kaj cetere mian manon tuj kaptas spasmo. Sed mi donos al vi tian temon, foje, ke se vi skribos ĝin, oni ĝin disŝiros pro scivolo, ke vi povos konstruigi domon per tio… ĉar tian oni ne ankoraŭ skribis… !
— Ho vi tre dankdevigas min — sed vere mi ne kuraĝas forrabi ĝin de vi.
— Eh, mi ne bezonas ĝin. Kion mi faru per ĝi ? Nu, foje mi rakontos al vi, kaj poste tion priskribu, sinjoro verkisto, ke kiel mi venis en Amerikon. He ?
— Tio povas esti terure interesa !
Li ekfrapas mian bruston per pugno.
— Ĉu interesa ? Diru ke : mirakla ! Tion diru !
— De…
— Aŭ tion priskribu, kion mi komencis en Ameriko post kiam mi alvenis. Ke mi ŝovelis neĝon… per ĉi tiuj miaj propraj du manoj… rigardu… ĉu vi kredas ? Per ĉi tiuj du manoj… mi ŝovelis neĝon… jen kion vi priskribu !
Li gestegas antaŭ mia nazo. Strange, mi jam vidis pli belajn manojn ŝoveli neĝon. Mi ne komprenas, kial oni ne povus ŝoveli neĝon per ĉi tiuj ?
— Grandioze — mi diras.
— Grandioze ? tion mi kredas. Se mi rakontos al vi foje, kiel mi ŝovelis la neĝon en New-York… vi ne bezonos plu temon.
Mi vidas min, skribi la sesvoluman romanon pri la neĝŝovelado.
— Nekredeble — mi diras. — Kiaj aferoj okazas al la homo ! — mi diras. — Nanu… — mi diras.
Triumfe li rigardas min.
Tion mi kredas ! — li diras. — He ? Sinjoro verkisto ! He ? Mi scias doni temon, ĉu ne ? Ne estas domaĝe, ke mi alsidiĝis, ĉu ne ? Mi scias, ĉu ne ?
Vi scias ! — mi diras konvinkite kaj mire mi rimarkas, ke li vere donis temon.
Li donas al mi temon. Frigyes Karinthy, Literatura Mondo, januaro 1923, p. 13-14.