Kial ferm kaj malferm ?
Koncerne la vortojn fermi kaj malfermi multaj kritikas, ke Zamenhof elektis ferm kiel bazan radikon, de kiu oni derivas la vorton malfermi. Kial li tion faris ? Rapida kontrolo montras, ke ferm ne estas pli ofta. Sed malprave, miaopinie, oni vidas en tiu elekto eraron.
Zamenhof havis eksterordinaran psikolingvikan intuicion, kiun li plej ofte sekvis, tute saĝe. Nu, ŝajnas, ke por nia menso, la baza koncepto estas stato. Ago, kiu ŝanĝas tiun staton, estas io malpli fundamenta.
Komodo ŝajnas pli normala kun la tirkestoj fermitaj. En librovendejo aŭ biblioteko, la granda plimulto el la libroj estas fermitaj. En vinbutiko, la boteloj estas ŝtopitaj. En dormoĉambro, lito estas kovrita (aŭ, en kelkaj landoj, volvita). Ie, funde de nia nekonscia menso, ni rigardas fermitecon la normala stato. La alia normala stato estas, ke troviĝu nenio fermebla : baze, diras nia menso, aŭ ne troviĝas pordo (nur libera pasejo), aŭ ĝi estas fermita. Malfermi estas ago, kiu likvidiĝas en eta momento, kaj do ne havas same densan ekziston kiel la longa, daŭra, konstanta stato de fermiteco. Se, revenante el ferioj, vi vidas de malproksime, ke viaj pordo kaj fenestroj estas malfermitaj, via tuja reago estas, ke io estas ne en ordo. Similajn faktojn nia menso nekonscie registras ekde la plej juna infaneco. Tial por ĝi, “malfermi” rompas ion en la normala stato de aferoj, kaj estas do derivita koncepto.
Verŝajne pro tiu universala maniero koncepti, la plimulto el la lingvoj rigardas la fermitan kaj similajn statojn plej bazaj, tiel ke fermo esprimiĝas per simpla radiko, dum la vortojn por la ideoj proksimaj al malfermado oni derivas el la baza “ferm”-verbo helpe de afikso. En aviadilo, la stevardino diras angle : “Fasten your seat belts” (“fermu viajn sekurzonojn”), kaj la vorto uzata por signi malfermon estas unfasten. En la franca, oni diras verrouiller / déverrouiller (“rigli” / “malrigli”), boucher / déboucher (“ŝtopi” / “malŝtopi”) ; couvrir / découvrir (“kovri” / “malkovri”) ; voiler / dévoiler (“vuali” / “malvuali”) ; lier / délier (“ligi” / “malligi”) ; nouer / dénouer (“nodi” / “malnodi”) ; visser / dévisser (“ŝraŭbi” / “malŝraŭbi”) ; ktp. La origina vorto ĉiufoje indikas fermon, t. malebligon de rekta percepto aŭ de libera ago, kaj malfermo esprimiĝas derive.
En la angla oni diras to lock / to unlock (“ŝlosi” / “malŝlosi”) ; to pack / to unpack (“paki” / “malpaki”) ; to button / to unbutton (“butoni” / “malbutoni”) ; to latch / to unlatch (“klinke fermi” / “klinke malfermi”) ; to bolt / to unbolt (“rigli” / “malrigli”) ; to tie / to untie (“ligi” / “malligi”) … En la germana ni havas schließen / aufschließen (“ŝlosi” / “malŝlosi”) ; wickeln / entwickeln (“volvi” / “malvolvi”) ; decken / entdecken (“kovri” / “malkovri”) …
La rumana, en kiu “fermi” diriĝas închide kaj “malfermi” deschide konfirmas tiun regulecon, pri kiu ni trovas multajn ekzemplojn ankaŭ en la rusa. La rumana prefikso des-, kiel la franca dé-, dis- ja respondas ĝenerale al la esperanta mal-, kaj la radiko chide (prononcu : kide), parenca al la itala chiudere, al la franca clore, fakte signifas “fermi”. La rumana vorto do estas ekzakte paralela al nia malfermi. Ankaŭ la malnovfranca havis similan verbon : desclore, “malfermi”. La nuntempa franca éclore, “malfermiĝi” (parolante pri floro, kiu estis burĝona), prezentas plian ekzemplon de kazo, en kiu la vorto pri malfermo derivas de la vorto signifanta “fermi” (clore).
Finan ekzemplon ni ĉerpu ekster Eŭropo. En la svahilia, la verbo “malfermi” formiĝas el “fermi” kiel regula mal-derivaĵo : kufunga, “fermi”, kufungua, “malfermi”, aŭ kufumba, “fermi”, kufumbua, “malfermi” (komparu kukunja, “volvi”, kukunjua, “malvolvi” ; kufuma, “teksi”, kufumua, “malteksi” ; kuvaa, “vesti sin”, kuvua, “malvesti sin”, “senvestigi sin”).
Tiuj ekzemploj ŝajnas al mi sufiĉaj por montri, ke Zamenhof ne mispaŝis elektante ferm kiel bazan radikon.
Claude Piron, La bona lingvo (1997)