Neĝeroj
Neĝis. Por vintro tio estas kutima afero. La vetero estis senventa kaj grandaj, lanugecaj neĝeroj lante rondodancis, malrapide proksimiĝante al Tero. Du neĝeroj, flugante apude decidis babileti. Timante perdiĝi, ili prenis manon unu de la alia kaj unu el ili gaje diris :
– Kiel bone flugi kaj ĝui tion.
– Ni ne flugas, ni simple falas, – triste respondis la dua.
– Baldaŭ ni renkontiĝos kun Tero kaj fariĝos blanka lanugeca kovrilo.
– Ne, ni flugas renkonte al la pereo kaj surtere oni nin simple piedtretos.
– Ni fariĝos riveretoj kaj elanos al maro, kie ni vivos eterne, – diris la unua.
– Ne, ni degelos kaj malaperos porĉiame.
Fine al ili tedis disputi, ili malfiksis la manojn kaj ĉiu flugis renkonte al la sorto, kiun ĉiu el ili elektis.
El Sentencoj, Mikaelo Lineckij.
Fonto : http ://verkoj.com/tradukistoj/mikaelo-lineckij/sentencoj/