Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Teksto de la monato (Februaron 2022-an)

Norda Vento kaj Suno

Norda Vento kaj Suno

Norda vento kaj suno senĉese disputadas, kiu havas pli grandan forton. Ili interkonsentas : kiu povos fari pasanton demeti sian veston memvole, tiu estos la venkanto. En la komenco, la vento forte blovas, kaj la pasanto firme volvas siajn vestojn. Vidinte tion, li ekblovas pli violente ol antaŭe. La pasanto tremas de malvarmo kaj surmetas pli da vestoj. Laca pro blovado, la vento ne povas ne cedi al la suno. Komence tiu disverŝas mildajn sunradiojn sur la pasanton, kaj li demetas aldonajn vestojn. Poste, li ĵetas intensan sunlumon sur la teron, kaj la pasanto ekŝvitas. Kaj iom post iom li ne plu povas elteni. Li eĉ senvestigas sin ĝis la haŭto kaj saltas en riveron por sin bani.
“Persvado plejofte efikas pli ol perfortigo.”

Niĉinoj, Fabloj de Ezopo (I), (2007). Fonto : http ://www.elerno.cn/elibro/fablojdeezopo(1).pdf

 

VENTO KAJ SUNO

La vento kaj la suno vetis,
kiu el ili estas la pli forta,
kaj kiel provon, ili metis
depreni de migrulo mantelporta
la vestojn. Nu, la vento provis
l’ unua : Ĝi kolektis sian spiron,
ekstreĉis sian pulmon, blovis,
blovegis laŭ la tuta pov’ la viron,
sed ju pli furioze ĝi diboĉis,
la vestojn tiu des pli firme kroĉis,
eĉ plejdon ligis ŝultre.
La vento nun rezignis, senrezulte.

La suno sekvis. Ĝi trankvile
eklumis, disverŝante varman helon,
jam lumis tiel varmobrile,
ke la migrulo plejdon kaj mantelon
demetis. Tiam ĝi ekardis.
La homo disbutonus sian jakon,
sed ankaŭ nun tro varme fartis,
abunde ŝvitis, sentis veran bakon,
plu ne eltenis ; jakon, pantalonon
deĵetis, eĉ ĉemizon kaj kalsonon,
kaj plonĝis, tute nuda,
por bani sin, al la river’ apuda.

Kalman Kalocsay, Ezopa saĝo, (1956). Fonto : http ://www.elerno.cn/elibro/ezopasagho.htm

 

Vento kaj Suno
—laŭ ĉinesko Haoshijin*

            1.
Suno kaj vento
kun decido vetis,
kiu fortas eĉ pli,
kaj celon metis
al senvestig’ de homo.
L’ unua pretis
vento : sian spiron
ĝi jen kunĵetis.


            2.
Ĝi blovis forte
laŭ la tuta povo
senvestigi homon,
sed ju pli l’ blovo
freneza, des pli kroĉis
per firma movo
li la vestojn volve
per plejd-enŝovo.


            3.
Rezigni vento
devis kontraŭvole
pro la malsukceso.
Suno venis ole.
Eklumis ĝi trankvile
disverŝis mole
helon dekomence
kaj jen frivole

*Haoshijin : unu el ĉinaj fiksformaj poemoj el du strofoj po 4 versoj de 56,65 / 75,65 silaboj, la ŭ rimaranĝo xa,xa / xa,xa (x = senrima)

Vejdo, Ezopa saĝo (Ĉineske), (2007). Fonto : http ://www.elerno.cn/elibro/EzopaSagxo %20(cxineske).pdf

 

Teksto de la monato (Januaron 2022-an)

Ĉe samovaro

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas :

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan ? ”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan :
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

Julio Baghy (1926)

Teksto de la monato (Decembron 2021-an)

Eterna

Antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis tre juna, mi hazarde malkovris, ke mi kapablas transformiĝi en ion ajn. Unue mi iĝis hundo, ĉar la vivo de mia dorlotbesto ŝajnis al mi tre agrabla. Tamen, kiam post nur deko da jaroj mi komencis kadukiĝi, mi decidis ŝanĝiĝi en pli longvivan beston : testudon. Mia enkarapaca vivo longe daŭris, sed ankaŭ ĝi, finfine, komencis estingiĝi, do mi decidis fariĝi sekvojo. Mi pace arbis dum jarcentoj, sed mi finfine eksentis miajn branĉojn kraki ekrompiĝe. Kiel trompi la morton ?

Finfine mi decidis transformiĝi en ĉi tiujn vortojn, kiujn vi nun legas. Nun, mi estas eterna.

Jorge Rafael Nogueras

Fonto : https ://bulteno.esperanto-usa.org/a/2021/05/mikronovelo/

Teksto de la monato (Septembron 2021-an)

Sur nur strato *)

    « Bonan tagon, S-ro Gemego, kiel vi fartas  ? »
    « Ne tre bone, mi dankas. »
    « Kion vi havas, do  ? »
    « Ha  ! Jen ĝuste la malagrablaĵo, mi havas nenion. »
    « Cu vi estas senlabora  ? »
    « Bedaŭrinde, jes. »
    « Kion vi faras, do  ? »
    « Nu, mi ekskursadas kun mia fianĉino. Kion alian oni povas fari tiukaze  ? »
    « Kompreneble. Kion vi atendas  ? »
    « Supozeble ŝi akuŝos en Marto venonta. »
    « Kaj la parencoj  ? »
    « Tre malbone, S-ro Litcimo, la avo mortis. »
    « Mi kompatas. Kiel li malsaniĝis  ? »
    « Li ne malsaniĝis. Li surmarŝis sur banan-ŝelon kaj frakasis al si la kranion, ankaŭ la okulvitrojn de la onklino, kiujn li ŝtelis. »
    « Kompreneble iu damninda burĝo tien metis ĝin. »
    « Kion  ? »
    « La banan-ŝelon. »
    « Kompreneble. Kiu alia manĝas bananojn  ? »
    « Kaj la patro  ? »
    « Bedaŭrinde li neniam sukcesas perlabori. »
    « Kompatindulo  ! Tamen li ŝajnas al mi kapabla kaj vigla. »
    « Guste. Sed bedaŭrinde li persistas vendi muŝkaptilojn en la vintro kaj glitkurilojn en Ia somero. »
    « Kiel domaĝe  ! Oni devus klarigi al li, ke vendante glitkurilojn en la vintro kaj muskaptilojn en la somero, eble li povus riĉiĝi. »
    « Guste tion li ne deziras, li abomenas la kapitalismon. »
« Kompreneble. De kiam li tiel persistadis ? »
    « De post la militego. Li estis puriganta sur iu strato, kiam oni sciigis, ke malamikaj flugmaŝinoj faligas bombojn en apudan kvartalon, de tiam… »
    « Kompreneble ; kaj la onklo ? »
    « Ankaŭ li ne laboras. »
    « Cu oni eksigis lin ? »
    « Ne ĝuste. Li ankoraŭ ne sukcesis sin komencigi. »
    « Kial ? »
    « Estas malfacile klarigeble. Li diras, ke ĉiufoje kiam Ii tion pripensas, li kvazaŭ ekmalsaniĝas. »
    « Tre bedaŭrinde ! Kaj pri via bopatro ? »
    « Terure. S-ro Litcimo, vi scias, kiel li kutimis pasie serĉi manĝeblajn fungojn en la arbaroj… »
    « Mi ja memoras pri tio. »
    « Nu, iutage li erare intermiksis kelkajn nemanĝeblajn kaj… la enterigo okazis lastlunde. »
    « Kiel domaĝe ! Kaj kiel fartas via frato kaj lia edzino kaj la infaneto ? »
    « Bedaŭrinde la infaneton oni lasis fali el fenestro. »
    « Kiel tio okazis ? »
    « Nu, la patro tro trinkas kaj la patrino estas tro aldonita al kokaino. »
    « Kiel domaĝe ! »
    « Jes, sed kion alian fari kiam oni estas senmonaj ? »
    « Kompreneble. Kaj kiel fartas via kuzo, la brikmetisto ? »
    « Li havis teruran sorton, S-ro Litcimo, li enfalis malmodernan necesejon. »
    « Sed via alia kuzo, la kelnero, kiam lastfoje mi renkontis lin, li ŝajnis prospera. »
    « Malbonŝance li estas en malliberejo. »
    « Tio estas la sola rimedo, per kiu oni certiĝas pri manĝaĵoj nuntempe. »
    « Sed li tre malaprobas la tieajn filmojn, S-ro Litcimo ! »
    « Kia rafinita krueleco ! Estas skandalo ! — Nu, ĝis la revido, S-ro Gemego. »
    « Pli bone diri “ Adiaŭ ”. »
« Kial ? Ĉu vi estas elmigronta ? »
    « Ne. Nur mi emas min mortigi, mi pensas, ke oni devas iel gajigi la venontan ĉapitron. Kiun metodon vi rekomendas ? »
    « Nu, ŝajnas al mi rekomendinda la lumgaso, ĝi estas malkara, kaj sendolora kaj ĝenerale oportuna, cetere tre laŭmoda nuntempe. »
    « Nu, tiukaze mi devos elekti iun alian rimedon. »
    « Kial ? »
    « Tiu estus tro etburĝa. »
    « Efektive. Mi ne pripensis pri tio. Nu, feliĉan memmortigon ! »
    « Elkoran dankon ! Bonan tagon. S-ro Litcimo. Se iam mi povos helpi vin pri memmortigo, fidu al mi. »
(lli disiĝas.)

V. V. (Bornea pirato).

 

*) Komparu ankaŭ la romanon «Tur-Strato 4 », kiu pritraktas la saman temon.

Verkado de la Monato

PRAKTIKA EKZERCO

Anstataŭ serĉi rimojn en rim-vortaro, kiun cetere la poetoj nur malofte havas ĉemane en la momento de Inspiro, estas pli saĝe elekti elementon el la kontraŭknala kategorio. Tiel, havante la unuan parton, ekzemple « kisa buŝo », oni tuj, kaj aŭtomate, havas la respondan rimon « bisa kuŝo »  kaj samtempe tem-ideojn !
Mi lasas al la afabla leganto la plezuron mebli mem per konvenaj vortoj la ĉi-suban skemon :

(Titolo laŭ libera elekto)

……………………………………………….. ĉasta larmo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. bela festo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. tamen kubo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. minacanta
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. centra velo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. lava rito
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. ĝia tremo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. pola mastro
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. ama fakto
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. sub tegmento
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. paca lulo
……………………………………………….. ……    ……
……………………………………………….. venis poste
kaj tiel plu…

(… Kun siaspeca spico, Raymond Schwartz. p 61)

Jules Verne kaj Esperanto en Nantes

JULES VERNE KAJ ESPERANTO EN NANTES

La esperanto grupo en Nantes organizis gravan eventon pri la temo “Jules Verne kaj Esperanto” kunlabore kun la urba biblioteko. Bela montrofenestro por la internacia lingvo.

Multaj al vi certe iam legis romanon de Jules Verne, franca verkisto, naskita en Nantes (1828 – 1905). Ĉu vi scias, ke li estis tre favora al Esperanto ? Tiu tutmonde fama verkisto vojaĝigis nin tra la tempo kaj la spaco pere de siaj aventurromanoj : La infanoj de Kapitano Grant, ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj, Michel Strogoff, De la tero al la luno, 20 000 leŭgoj sub la maroj… se oni citas nur la plej konatajn.

Kiam Jules Verne konatiĝis kun esperanto, li tuj komprenis ties gravecon. Li estiĝis honora Prezidanto de la esperanto grupo en Amiens, la urbo kie li tiam loĝis, kaj promesis verki romanon por elstarigi la meritojn de esperanto. En sia letero al Carlo Bourlet la 16 an de februaro 1904, L.L. Zamenhof mencias la faman verkiston kiel subtenanto de esperanto. Jules Verne ekredaktis la romanon “Esplorvojaĝo”, en kiu Esperanto ludos elstaran rolon kiel lingvo parolata en Afriko. Eltiraĵo : « Vojaĝu en Ameriko, en Afriko, en Oceanio, kaj vi trovos ĉie esperantistojn kiuj komprenos vin kiam vi parolos esperante. Esperanto estas la plej sekura, la plej rapida vojo al civilizo ! »

Tamen la morto1 malebligis Jules Verne finredakti la libron, kiu poste estis daŭrigata de lia filo, Michel. Bedaŭrinde Michel resumis la originalajn ĉapitrojn forigante ĉiujn aludojn al esperanto, por redakti “la rimarkinda aventuro de la komisio Barsac”.

Estiĝinte prezidanto de la Esperanta Kulturcentro de Nantes, mi komencis dialogi kun Jules Verne, pensante ke li certe feliĉus scii ke esperanto daŭre ekzistas en lia naskiĝurbo. Mi rakontis al li, ke mi legis “ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj” en la esperanta versio, kaj ke mi mem vojaĝis ĉirkaŭ la planedo ne dum okdek tagoj sed dum ok jaroj. Li ĝojis pri tio, ĉefe kiam li eksciis ke esperanto estis ege utila al mi por kontaktiĝi kun homoj de la tuta mondo ; do lia “Esplorvojaĝo” ne estis tiom utopia ! Tiam li kuraĝigis min efektivigi mian ideon pri organizado de evento en Nantes pri lia nomo ligita al esperanto.

Kuraĝigita de tiu apogo, mi traktis kun la urba biblioteko kaj la muzeo Jules Verne, por ke esperanto havu gravan lokon en la estonta eventaro : “Rigardoj al la mondo – enkonduko al geopolitikaj perspektivoj en “Eksterordinaraj vojaĝoj” 2. Tiel de la 19 de majo ĝis la 20 de junio 2021, la evento riĉiĝis per “Fokuso pri la internacia lingvo esperanto”, aspekto bele elmontrita en la oficiala komunikado :

– Ekspozicio en la muzeo Jules Verne de informpaneloj kaj de libroj reliefigantaj la originalan kaj tradukitan esperantan literaturon ;
– Prelego “Jules Verne kaj esperanto” brile prezentata de Istvan Ertl, tradukisto de pluraj romanoj de Jules Verne en la hungaran lingvon ;
– Aŭdvida prelego “Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” pri mia vojaĝo kun mia edzino, Maryvonne, laborante kaj loĝante kun familioj. Unu sekvenco temas pri esperanto kaj ties praktika uzo kiel lingva pasporto por kontaktiĝi kun homoj de ĉia kulturo en la kvin kontinentoj.

Post tiuj eventoj mi reekis mian dialogon kun Jules Verne por raporti pri la okazaĵoj. Li ĝojis ke la lingvo, kies potentialecojn li antaŭvidis, ĝuis belan rekonon en grava kultura institucio de lia naskiĝurbo.

Bruno Robineau

Aŭtoro de “Huit ans autour du monde” kaj “Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo”
www.voyage-tourdumonde.com
brobineau@orange.fr

1 Eble la tiamaj eventoj incitis Jules Verne momente ĉesigi la verkadon ; li situis la romanon en Kongo kaj tiam la ĵurnaloj raportis pri gravaj kruelaĵoj far la Eŭropanoj kontraŭ la loka loĝantaro

2 Eksterordinaraj vojaĝoj : kolekto kuniganta la plimulton de la romanoj kaj noveloj de Jules Verne


Photo de Jules Verne
Jules Verne, ĉirkaŭ 1895. Sur la skribotablo, oni povas vidi la gazeto de la Esperantista grupo, de kiu Jules Verne estis la honora prezidanto.

Teksto de la monato (Aŭgusto 2021-an)

BONE KAJ MALBONE
(Rusa popolrakonto.)

Sinjoro renkontis en la vojiro vilaĝanon. « Vilaĝano, de kie vi estas ? — De malproksime, sinjoro. — De kie nome ? — De vilaĝo apud Rostov. — Ĉu ĝi estas granda ? — Mi ĝin ne mezuris. — Kion vi faris tie ? — La pasintan jaron mi tie aĉetis sakon da pizoj. —
Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi ebriiĝis kaj disŝutis mian aĉetaĵon. —
Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi disŝutis unu sakon kaj rekolektis
unu kaj kvaronon. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi semis la pizojn, sed la rikolto estis malriĉa. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Da
pizoj mi ricevis malmulte, sed da pizŝeloj mi akiris multe. — Bona afero ! —
Bona, sed ne tre ! — Kial ? — La porko de nia popo venis en la pizplantejon kaj difektis ĝin.
— Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi mortigis la porkon kaj el ĝi ricevis bonan porkaĵon. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — La hundoj de l’ popo kutimis ŝteli mian porkaĵon. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi mortigis la hundojn kaj faris el ilia felo pelton por mia virino. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mia virino pasis antaŭ la domo de l’ popo, li rekonis la felon kaj forprenis
la pelton. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi portis plendon al la tribunalo, kaj la popo estis kondamnita redoni la pelton. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Por gajni l’ aferon, mi estis devigata doni al la juĝisto mian bovinon ! »

El la lingvo rusa trad. A. Kofman.

Teksto de la monato (Julion 2021-an)

Elfalantaj maljunulinoj

    Unu maljunulino pro troa scivolemo eliĝis el fenestro, falis kaj disbatiĝis.
    El fenestro alŝoviĝis alia maljunulino kaj komencis rigardadi malsupren, al la disbatiĝinta, sed pro troa scivolemo ankaŭ ŝi eliĝis el la fenestro, falis kaj disbatiĝis.
    Poste el la fenestro elfalis alia maljunulino, poste la kvara, poste la kvina.
    Kiam elfalis la sesa maljunulino, mi tediĝis rigardi ilin, kaj ekiris al Malcevskij-bazaro, kie onidire al unu blindulo oni donacis trikitan ŝalon.

Optika trompo

    Semjon Semjonoviĉ, surmetinte okulvitrojn, rigardas al pino kaj vidas : sur la pino sidas viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ, demetinte la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino neniu sidas.
    Semjon Semjonoviĉ, surmetinte la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ, formetinte la okulvitrojn, denove vidas, ke sur la pino sidas neniu.
    Semjon Semjonoviĉ, denove surmetinte la okulvitrojn, rigardas la pinon kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ ne deziras kredi je tiu ĉi fenomeno kaj konsideras tiun ĉi fenomenon optika trompo.

La helblua kajero N10

    Vivis unu rufulo, kiu ne havis okulojn kaj orelojn. Li ne havis ankaŭ harojn, do oni nomis lin la rufulo neserioze.
    Paroli li ankaŭ ne povis, ĉar li ne havis buŝon. Ankaŭ nazon li ne havis.
    Li ne havis eĉ brakojn kaj krurojn. Ankaŭ ventron li ne havis, kaj dorson li ne havis, kaj vertebraron li ne havis, kaj neniujn intestojn li havis. Nenion li havis !
    Do ne eblas kompreni pri kiu temas.
    Prefere ni ne parolu pri li.

1937

Kion oni vendas nun en vendejoj

    Koratigin venis al Tikakajev kaj ne trovis lin hejme.
    Ja Tikakajev tiutempe estis en vendejo kaj aĉetadis tie sukeron, viandon kaj kukumojn.
    Koratigin umis iomete antaŭ la pordo de Tikakajev kaj decidis jam skribi noton, kiam subite li rigardis, iris Tikakajev mem kaj portis en la manoj laktolan sakon.
    Koratigin ekvidis Tikakajev-on kaj kriis al li :
    — Mi jam tutan horon vin atendas !
    — Malvero, — diris Tikakajev, — mi nur antaŭ dudek kvin minutoj forlasis la hejmon.
    — Nu, tion mi ne scias, — diris Koratigin, — sed mi jam tutan horon estas ĉi tie.
    — Ne mensogu ! — diris Tikakajev. — Estas hontinde mensogi !
    — Estimata sinjoro ! — diris Koratigin, — Bonvolu elekti viajn esprimojn.
    — Mi opinias… — komencis jam Tikakajev, sed lin interrompis Koratigin.
    — Se vi opinias… — diris li, sed tiam Koratigin-on interrompis Tikakajev kaj diris :
    — Jen kia vi mem estas !
    Tiuj vortoj tiom frenezigis Koratigin-on, ke li premis per fingro unu nazotruon, kaj el la alia blovpurigis la nazon direkte al Tikakajev.
    Tiam Tikakajev elprenis el la sako la plej grandan kukumon kaj batis per ĝi Koratigin-on ĉe la kapo.
    Koratigin kaptis per la manoj la kapon, falis kaj mortis.
    Je kiaj grandaj kukumoj vendiĝas nun en vendejoj !

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms

Tradukis el la rusa Stanislavo Belov

Fonto : Beletra Almanako n°39 (Oktobron 2020an)

 

Teksto de la monato (Junion 2021-an)

La soldato de Marsala
(pacisma kanto)

Svarme pli ol mil, sturma misio
El Italio kaj aliloke
Kun Garibaldi, tra Sicilio
Plu almarŝadis ni tirajlore :
Kiam mi sola sur l’ ebenaĵo
Blanka figuro fronte aŭdacis
Apenaŭ dudekjara soldato ;
Reĝa blazono lia minacis.
Sian fusilon celis malice,
Tion li rajtis ; propran mi trafis,
Li kvarpaŝis, mi same laŭvice,
Li mise celis, mi celen pafis.

Abomenata estu milito
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Mi de Marsala, rekte de l’ vito
Glason da vino emus forgluti.

Li renverse turniĝis disfala.
Min diable li kial mispafis ?
Kompatinda ! Li estis mortpala ;
Mi sukure, impete alpaŝis.
Nu ! Ne venkon mi glore elkantis,
Sed mi pite almozis pardonon.
Li soifis, mian akvon frandis,
El l’ botelo avidis duonon.
Mi lin sidigis dorson ĉe trunko
Kaj viŝis lian frunton senŝvita :
“Jam marmore aspektas ĉi frunto
Espereble nur estas vundita … !”

Abomenata estu milito
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Mi de Marsala, rekte de l’ vito
Glason da vino emus forgluti.

Lian vundon mi volis bandaĝi,
Levis roverson de l’uniformo ;
Sed la kuglo sen zorgo domaĝi,
De la flanko migradis al l’ koro.
El poŝ’ ĉemiza, sanga tolaĵo,
Bildo kolora, poze konvena
De maljunulin’, linda vizaĝo
Kiu ridetis, milde serena.
Nur Dio scias kiel mi vivis,
Sed mi ĝis morto vidos eterne,
Tiun junulon kiu senmovis
Kaj bonulinon plori ĉagrene.

Estu milito abomenata
Kiu nin puŝas tiel konduti ;
Ja okazis en Marsala.
La mian glason oni forportu !

Gustave Nadaud

Teksto de la monato (Majon 2021-an)

Ellaborado de produktaĵoj

    Mia patrino ne estis kapabla solvi problemon sen unue ĝin dramigi. Same kiel matematikisto ne komprenas la realecon ĝis li formulas ĝin en ekvacion, ŝi ne komprenis hejman malfacilaĵon se ŝi ne transformis ĝin en katastrofon. Ni homaj estaĵoj estas strangaj ; ni bezonas prilabori krudan materion — ĉu terpomojn ĉu hidrargon — antaŭ ol fine ĝin uzadi. Ekzemple ne indas la oro, ĝis ni transformas ĝin en kolĉenon. Ni povus profiti ĝin tian kia ĝi troviĝas en la naturo. Sed ni bezonas ĝin ekstrakti el la malmola grundo, ĝin fandi, ĝin muldi kaj ĝin vendi. Tiam ni diras : « Nekredeble bela estas oro.»

    La transformo de la sardinoj en sardelojn estas la pozitiva varianto de tiu inklino. La materio per kiu mia patrino konstruis siajn dramojn, estis la malgravaj malfacilaĵoj el la hejma ĉiutago. Okazis ke la botelego de gaso malplenis iun lundon, kaj ke la kamiono ne liveris ĝis la mardo. Unuavide, tio estis neniel tragika, des malpli ke al la infanoj plaĉis kruda manĝo. Cetere tio valoris ĉar rompiĝis la rutino. Sed ŝi nervoziĝis kaj iris ien-tien hurlante kriojn kiuj hirtigis niajn harojn. Se mia patro provis ŝin trankviligi, ŝi riproĉis al li ke li ne sufiĉe okupiĝis pri tiaj aferoj, kaj asertis ke ŝi estas la sklavo de ni ĉiuj, kaj ni rigardis ŝin tremante.

    Post horduono dum kiu ni restis sen gaso, mia patro, senespera pro la riproĉoj kaj la krioj de mia patrino, komencis klak-fermi la pordojn aŭ minacis ke li saltos de la balkono. Mia fratineto, timigita pro la spektaklo, ekploris, kaj la najbaroj minacis alvoki la municipan policon se ne ĉesos la kriado. Ĝuste en tiu momento, kiam la etoso estis eksplodonta kun ĉiuj ni inkluzive, mia patrino trairis la straton revenante, triumfe ridetante, kun botelego kiun pruntedonis al ŝi ŝia fratino loĝanta en la aliflanka domo. Ne malofte ŝi riproĉis al mia patro ke li pensis pri memmortigo pro tia stultaĵo. « Mankas klapo en via kapo », ŝi diris al li, dum ŝi enbrake prenis mian fratineton por ke ŝi ne plu ploru. Mi aliris la straton diskrete, kun la intenco konverti tion okazintan en prilaboritan produkton, kaj por vidi ĉu tiel mi sukcesos kompreni ĝin. Sed nun mi daŭre ne komprenas. Fine, verki estas nenio krom preni la krudan materion de la realeco, kaj ĝin konverti en literaturon por estigi ĝin pli digestebla.

Juan José Millás (2008) en la hispana
el « Los objetos nos llaman »