Ĉiuj afiŝoj de Okazos

Greziljono :

Jam de 60 jaroj ekzistas la Kultura Domo de Esperanto en la kastelo Greziljono, apud Baugé (49).
Por vivigi ĝin en partopreni en :
            – laboraj semajnfinoj  : http ://gresillon.org/wet
            – partopreni en staĝoj kaj/aŭ enskribiĝi en la venonta Silvestra Festeno  : http ://gresillon.org/agenda
Eblas ankaŭ lupreni la kastelon por familiaj festoj aŭ kongresoj.
Por pripensi novajn statutojn kaj pridiskuti projektojn  : http ://gresillon.org/statuts kaj ĉe  : http ://gresillon.org/forum

Raporto pri la akcepto de Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov

Post alveno en Nanto de esperantistaj prelegantoj japanaj kaj nepalaj, kaj de multaj aliaj landoj, sekvis geedza paro veninta el Kazaĥio kadre de bretona turneo starigita de Josette Ducloyer. Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov loĝas en  Kazaĥio, tiu fora eŭrazia lando.
Ĉefa okazaĵo estis la prelego prezentita de Ruslav. Dek vin personoj ĉeetis tiun kulturan aranĝon. Ruslav, per spertaj klarigoj kaj trafaj bildoj vekis atenton ĉe la ĉeestantoj. Kun helpo de Luc Gouverneur por la tradukado en la francan, dum pli ol du horoj, Ruslav malkovrigis al ni la diversajn aspektojn de la kazaĥa vivo.
Nun niaj kazaĥaj amikoj, post vizito de Parizo, jam reiris sian foran patro-landon,  tiel belan kaj allogan se oni bone konsideras ilian interesan prelegon.
Ĝis venontfoje por denove akcepti esperanto-prelegantojn el nekonataj landoj.
Jean Ripoche

Esperanto 44 en Saint Aignan de Grandlieu.

La asocio Esperanto 44 organizas esperanto-staĝon en Saint Aignan de Grandlieu (apud Nanto) sabaton, la 1an de Oktobro.
Por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis spertuloj.
Informu vin ĉe esperanto44(ĉe)aol.com, aŭ telefone  : 02 40 31 02 56.
L’association Espéranto 44 organise un stage d’espéranto à Saint Aignan de Grandlieu (près de Nantes) le samedi 1er octobre.
Pour tous niveaux, de débutants à experts.
 Informez-vous à esperanto44(chez)aol.com, ou par téléphone  : 02 40 31 02 56.

23a Eŭropa Rendevuo.

La 12an kaj13an de Novembro 2011  : en Stella-Plage (en la bela feriejo Stella-maris), la 23a Eŭropa Rendevuo. La plej grava internacia semajnfino  en Francio norde de Parizo  ! 5 kurso-niveloj gvidataj de Katalin Kovats, Sylvain Lelarge, Renée Triolle, Kristin Tytgat, Anne Jausions. Teatro kaj koncerto de Georgo Handzlik. Vizito de la fama librofoiro de Le Touquet-Paris-plage.
Ebleco alveni unu aŭ du tagoj antaŭe por turistumi.
Aliĝiloj kaj informoj  : http ://arrasesperanto.free.fr