La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans
Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la
8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn
laborojn ; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda
partio Verda Maldekstro.
Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton
ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li
membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la
20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li
sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj
organizaĵoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj
Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de
1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO,
kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis
plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO
elektis lin sia Honora Membro.
Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982
ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis
1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj
li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto
Nederland.
Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia
laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El
lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento
aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaŭe preskaŭ plene
mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj,
kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankaŭ
vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la
sendadon de lerniloj kaj ĉiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj
kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En
1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la
Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi
pri la lingvo kaj ĝia instruado. Ĉirkaŭita de ili sur la kongresa
podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĉi, kiun la
Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia sindediĉa kaj strategie brile
kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en
voĉdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita
Esperantisto de la Jaro.
Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per
donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de
UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en
Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj
kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika
estrarano de UEA.
Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis
elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis
lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas
unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro
la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiŝas
tion.