Saluton al ĉiuj,
        Kiel
                anoncite antaŭ kelkaj semajnoj de la
                Herbignac-Esperant-anoj, ilia
                piknik-tago 2014 okazos la dimanĉon 18 an de majo en
                Herbignac.
        Kiel
                kutime ni rendevuos sur la loko Ranrouët.
        La
                direkto estos indikita laŭlonge de la vojo en proksimeco
                de
                Herbignac.
        Jen
                programo iom pli preciza por tiu tago :
        Ekde
                la 10-a 45 –> akceptado 
        Je
                la 11-a 30 –> bonveniga aperitivumo
        Je
                la 12-a15 –> manĝado el la propraj sakoj
        Je
                la 14-a30 –> aŭta ekiro al Pont-Château, t.e. la
                Kalvario
        Tie,
                ni certe malkovros religian pilgrimejon, sed ĉi tie
                kaŝiĝas ankaŭ
                historian lokon.
        Imagu
                vi, ni, ja, propra-riske, tretos lokon, iam nomita…
                “kaŝejo
                de malfidindaj uloj”…
        La
                sekvon ni malkovros kune la 18-an de majo…
        Post
                la vizito, reiro al Ranrouët, 
                kie dispartigante kukon ni adiaŭos
                ĉiujn per trinkado de kafo aŭ io alia…
        Kalkulante
                kun via partopreno.
                Ni
                estos al vi ege dankemaj, se vi anoncis vian partoprenon
                antaŭ la
                11-a de majo.
                Antaŭdankon al la vizitontoj 
                Ĝis baldaŭa
                renkontiĝo ĉio estu al vi agrabla ! 
                Kore 
                Jys,