Nuligita – Koncerto de Leïla Huissoud

Nuligita

Ĝusdatita : 29a de januaro 2017


Por la 2017a, la Nanta Esperanto-KulturCentro organizas grandan koncerton en la Koncertejo de la Muzik-lernejo. Ni akceptos la junan aŭtorinon-komponistinon-kantistinon Leïla Huissoud kaj ŝian muzikiston vendredon vespere la 12an de majo 2017a.

Tiu spektaklo celas ĉiujn publikojn. Leïla kantos precipe en la franca kaj por ĉi tiu okazo, akceptas aldoni al sia kutima repertuaro 3 surpriz-kantojn en Esperanto.

La enirbiletoj kostos ĉirkaŭ 15 eŭrojn (12 eŭrojn kun rabato).

Ni planas vendi parton de la biletaro proprarimede, alian parton interrete el nia retejo, kaj parton en la profesiaj bilet-vendejoj.

La Nanta Esperanto-KulturCentro aŭdacas ambician projekton. La proviz-buĝeto estas impona. La sukceso dependas de la persona kunagado de ĉiuj membroj de nia asocio (organizado, vendado de la enir-biletoj, informado). Ni kompreneble celas forvendon de la 240 sid-lokoj de la ĉambro Debussy, sed ĉefe konigon de nia lingvo trans la tradiciaj esperantlingvaj medioj. Tio fareblas sed tiucele ĉies engaĝiĝo estas dezirata kaj bezonata.

Kroma informo :

Leïla estas 20-jara. Ŝi partoprenis la televidan elsendon « The Voice » en 2014a, kio helpis ŝian disfamiĝon. Jen samplo-ligo kiu nutros vian scivolon :

https ://www.youtube.com/watch ?v=DrT_gU594jw (muzik-festo de 2014 en Grenoble)

Ŝi publikigos kompakt-diskon printempe. Estos trafa okazo por ke ŝi subskribu ekzemplerojn fine de la koncerto kaj, por ke nia asocio provizu la publikon per informoj pri la lingvo « Esperanto ».