Quelques dates à retenir.

1 – 9. marto
2013 20-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj en LaBastide-sur-l’Hers, Francio. Priskribo : 20-a-foje ni organizas korusan semajnon sub gvidado de eksterlanda korusestro ! 5 horojn da taga kvarvoĉa kantlaboro, turismo, kulturo, koncerto, bona man^ĝo, ktp. Inf. : Jorgos ESPERANTO – Mirevia FR- 11 420 Lafage, Francio. Rete : tutpeko@aliceadsl.fr
9 – 16. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno – 2013 en Lazura Marbordo, St. Raphael, Residence Val d’Esquière, Les Issambres, Francio. Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro ! Inf. Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphael, Francio, rete : prezmoni@hotmail.com, tel. +33(0)4 94 83 06 88
8 – 13. aprilo
5-a Esperanto-Semajno en Nilvange, Francio. Kursoj por progresantoj, konversacia kurso, prelegoj, filmoj, ekskursoj ĉe la tri landlimoj de LU, FR kaj BE. Inf. : Esperanto-Thionville kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio, Bernard Vivier, 25 boulevard du Jura, Saint-Nicolas-en-Forêt, FR-57700 Hayange Francio. Rete : esperanto-thionville@laposte.net
27. aprilo – 1. majo
3-a PRINTEMPAS bis en Greziljono, Baugé, Francio. Seminario pri inturkultura komunikado kun Radojica Petrović el Serbio. Inf. : Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d’Arce, Francio. Rete : kastelo@gresillon.org