BONE KAJ MALBONE
(Rusa popolrakonto.)
Sinjoro renkontis en la vojiro vilaĝanon. « Vilaĝano, de kie vi estas ? — De malproksime, sinjoro. — De kie nome ? — De vilaĝo apud Rostov. — Ĉu ĝi estas granda ? — Mi ĝin ne mezuris. — Kion vi faris tie ? — La pasintan jaron mi tie aĉetis sakon da pizoj. —
Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi ebriiĝis kaj disŝutis mian aĉetaĵon. —
Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi disŝutis unu sakon kaj rekolektis
unu kaj kvaronon. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi semis la pizojn, sed la rikolto estis malriĉa. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Da
pizoj mi ricevis malmulte, sed da pizŝeloj mi akiris multe. — Bona afero ! —
Bona, sed ne tre ! — Kial ? — La porko de nia popo venis en la pizplantejon kaj difektis ĝin.
— Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi mortigis la porkon kaj el ĝi ricevis bonan porkaĵon. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — La hundoj de l’ popo kutimis ŝteli mian porkaĵon. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi mortigis la hundojn kaj faris el ilia felo pelton por mia virino. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Mia virino pasis antaŭ la domo de l’ popo, li rekonis la felon kaj forprenis
la pelton. — Malbona afero ! — Malbona, sed ne tre ! — Kial ? — Mi portis plendon al la tribunalo, kaj la popo estis kondamnita redoni la pelton. — Bona afero ! — Bona, sed ne tre ! — Kial ? — Por gajni l’ aferon, mi estis devigata doni al la juĝisto mian bovinon ! »
El la lingvo rusa trad. A. Kofman.