Teksto de la monato (Julion 2021-an)

Elfalantaj maljunulinoj

    Unu maljunulino pro troa scivolemo eliĝis el fenestro, falis kaj disbatiĝis.
    El fenestro alŝoviĝis alia maljunulino kaj komencis rigardadi malsupren, al la disbatiĝinta, sed pro troa scivolemo ankaŭ ŝi eliĝis el la fenestro, falis kaj disbatiĝis.
    Poste el la fenestro elfalis alia maljunulino, poste la kvara, poste la kvina.
    Kiam elfalis la sesa maljunulino, mi tediĝis rigardi ilin, kaj ekiris al Malcevskij-bazaro, kie onidire al unu blindulo oni donacis trikitan ŝalon.

Optika trompo

    Semjon Semjonoviĉ, surmetinte okulvitrojn, rigardas al pino kaj vidas : sur la pino sidas viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ, demetinte la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino neniu sidas.
    Semjon Semjonoviĉ, surmetinte la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ, formetinte la okulvitrojn, denove vidas, ke sur la pino sidas neniu.
    Semjon Semjonoviĉ, denove surmetinte la okulvitrojn, rigardas la pinon kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la viro kaj montras al li la pugnon.
    Semjon Semjonoviĉ ne deziras kredi je tiu ĉi fenomeno kaj konsideras tiun ĉi fenomenon optika trompo.

La helblua kajero N10

    Vivis unu rufulo, kiu ne havis okulojn kaj orelojn. Li ne havis ankaŭ harojn, do oni nomis lin la rufulo neserioze.
    Paroli li ankaŭ ne povis, ĉar li ne havis buŝon. Ankaŭ nazon li ne havis.
    Li ne havis eĉ brakojn kaj krurojn. Ankaŭ ventron li ne havis, kaj dorson li ne havis, kaj vertebraron li ne havis, kaj neniujn intestojn li havis. Nenion li havis !
    Do ne eblas kompreni pri kiu temas.
    Prefere ni ne parolu pri li.

1937

Kion oni vendas nun en vendejoj

    Koratigin venis al Tikakajev kaj ne trovis lin hejme.
    Ja Tikakajev tiutempe estis en vendejo kaj aĉetadis tie sukeron, viandon kaj kukumojn.
    Koratigin umis iomete antaŭ la pordo de Tikakajev kaj decidis jam skribi noton, kiam subite li rigardis, iris Tikakajev mem kaj portis en la manoj laktolan sakon.
    Koratigin ekvidis Tikakajev-on kaj kriis al li :
    — Mi jam tutan horon vin atendas !
    — Malvero, — diris Tikakajev, — mi nur antaŭ dudek kvin minutoj forlasis la hejmon.
    — Nu, tion mi ne scias, — diris Koratigin, — sed mi jam tutan horon estas ĉi tie.
    — Ne mensogu ! — diris Tikakajev. — Estas hontinde mensogi !
    — Estimata sinjoro ! — diris Koratigin, — Bonvolu elekti viajn esprimojn.
    — Mi opinias… — komencis jam Tikakajev, sed lin interrompis Koratigin.
    — Se vi opinias… — diris li, sed tiam Koratigin-on interrompis Tikakajev kaj diris :
    — Jen kia vi mem estas !
    Tiuj vortoj tiom frenezigis Koratigin-on, ke li premis per fingro unu nazotruon, kaj el la alia blovpurigis la nazon direkte al Tikakajev.
    Tiam Tikakajev elprenis el la sako la plej grandan kukumon kaj batis per ĝi Koratigin-on ĉe la kapo.
    Koratigin kaptis per la manoj la kapon, falis kaj mortis.
    Je kiaj grandaj kukumoj vendiĝas nun en vendejoj !

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms

Tradukis el la rusa Stanislavo Belov

Fonto : Beletra Almanako n°39 (Oktobron 2020an)