Durance

Al ĉiuj membroj de CCNE,

Nia asocio de multaj jaroj proponas librojn en la librovendejo Durance, centre de Nantes.
Post efemera revigliĝo de la vendo komence de la jaro 2015, la afero denove velkis por ne diri mortis, ĉar absolute neniu libro estis vendita de tiam. Jam estas tradicio ke ni regule rememorigu tiun eblon viziti nian literaturon, kaj ĉiufoje la afero efektive revivas provizore. Do ek ! Esperinde tiu ĉi mesaĝo same tiklos viajn scivolon kaj legemon.

Baldaŭas la somero. Kiam vi devos resti en ombro pro varmego, pensu ke du aferoj estos absolute necesaj : freŝa trinkaĵo en via dekstra mano kaj libro en via maldekstra.

Je bona “legado sub palmoj”.

Christian Rivière