Monataj arkivoj: Aprilo 2011

Mi babilas, vi babilas, ili babilas, ni babilos…

Al ĉiuj babilemuloj, kaj same ankaŭ al ĉiuj kiuj nur emus esti babilemaj, mi remorigas nian rendevuon  :
Vendredon, la 22an de Aprilo je la sesa vespere, same kiel ĉiu kvara vendredo, ni kuniĝos en la restoracio Kuşadasi, straton Armand Brossard en Nanto.
Temo laŭsezona  : ĝardenado, eĉ nur surbalkone  !…
La unuan horduonon ni dediĉos al asocia kaj movada informado.
Eblos krome pruntepreni aŭ redoni librojn de nia biblioteko.
Ni atendas vin multajn kaj malmutajn  !

Rememorigilo : Bonvenon al niaj Nepalaj geamikoj !

De la 13a ĝis la 17a de Aprilo, ni akceptos en Saint Aignan kaj en Nanto paron da nepalanoj,
Narendra Raj et Gyawali Rajani Bhattarai.
Jen okazo por viziti esperante Nanton kaj ties regionon, kaj tiuokaze, ni tutkore invitas vin ĉiuj.
Vendredon, la 15an de Aprilo je la 6a vespere, en la kunvenejo Pavelle de Saint Aignan de Grand-Lieu, niaj geamikoj prezentos al ni sian landon.  Ni deziros poste al ili bonan vojaĝon hejmen dum amika trinkado.
Senpage