Monataj arkivoj: Junio 2011

Raporto pri la akcepto de Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov

Post alveno en Nanto de esperantistaj prelegantoj japanaj kaj nepalaj, kaj de multaj aliaj landoj, sekvis geedza paro veninta el Kazaĥio kadre de bretona turneo starigita de Josette Ducloyer. Ruslav kaj Viktoriya Mavljudov loĝas en  Kazaĥio, tiu fora eŭrazia lando.
Ĉefa okazaĵo estis la prelego prezentita de Ruslav. Dek vin personoj ĉeetis tiun kulturan aranĝon. Ruslav, per spertaj klarigoj kaj trafaj bildoj vekis atenton ĉe la ĉeestantoj. Kun helpo de Luc Gouverneur por la tradukado en la francan, dum pli ol du horoj, Ruslav malkovrigis al ni la diversajn aspektojn de la kazaĥa vivo.
Nun niaj kazaĥaj amikoj, post vizito de Parizo, jam reiris sian foran patro-landon,  tiel belan kaj allogan se oni bone konsideras ilian interesan prelegon.
Ĝis venontfoje por denove akcepti esperanto-prelegantojn el nekonataj landoj.
Jean Ripoche

Esperanto 44 en Saint Aignan de Grandlieu.

La asocio Esperanto 44 organizas esperanto-staĝon en Saint Aignan de Grandlieu (apud Nanto) sabaton, la 1an de Oktobro.
Por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis spertuloj.
Informu vin ĉe esperanto44(ĉe)aol.com, aŭ telefone  : 02 40 31 02 56.
L’association Espéranto 44 organise un stage d’espéranto à Saint Aignan de Grandlieu (près de Nantes) le samedi 1er octobre.
Pour tous niveaux, de débutants à experts.
 Informez-vous à esperanto44(chez)aol.com, ou par téléphone  : 02 40 31 02 56.