Monataj arkivoj: Marto 2012

Armor-Esperanto

Armor-Esperanto rememorigas al vi, nian baldaŭan novan studperiodon en  :

San-Briego.
 sabaton la 5an de Majo (je 14a) ĝis lundo la 7an de Majo (je 17a)

Lycée Ernest Renan

2-4 Boulevard Hérault
22000 – ST BRIEUC

Limdato por aliĝi : la 15an de aprilo 2012

Instruontoj :
Anna LOWENSTEIN (tria nivelo), Jean-Luc KRISTOS (dua nivelo), Elisabeth LE DRU (unua nivelo)

La esperantistoj de la regiono gastigos vin.
Kvoto : 40€ (aŭ 20€ por senlaboruloj, senkosto por junuloj malpli ol 16 jara).
Manĝoj : 7,70€

Aliĝiloj kaj pliaj informoj : 09 53 92 77 37 leveque.franjo@gmail.com

P/Armor-Esperanto
Amike   Franjo


Diskutlisto de la Federacio Esperanto-Bretonio / Liste de discussion de la Fédération Espéranto-Bretagne : http ://bretonio.esperanto-france.org/


Vi povas sendi viajn mesaghojn ambaulingve al / vous pouvez envoyez vos messages en bilingue à : bretonio@yahoogroupes.fr

La mesaghoj konsulteblas rekte che / Les messages peuvent être consultés directement chez : http ://fr.groups.yahoo.com/group/bretonio

Jen programo de KVINPETALO Esperanto-Centro

10a-14a de aprilo Praktikado de la lingvo
kaj historio de la Esperanto-movado, kun
Miguel Ángel González Alfonso (el
Kubo)

Miguel Ángel González Alfonso estas
Komisiito pri Lernado kaj Instruado de Esperanto en La Kuba Esperanto Asocio. Li
kutime loĝas en Havano, kaj turneos tra Francio inter Januaro kaj aprilo 2012.
          
 15a de aprilo Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a                     
16a-20a de aprilo Tradukado
altnivela kun Brian Moon
(el
Luksemburgo)

                             
 24a-28a de aprilo Preparado al la scienc-teĥnika
branĉo de la Kapableco
kun
Klaŭdo Roux kaj Vinko
Markovo
17a-20a de majo : Edukado al interkultura komunikado kun
Kristin Tytgat el
Belgio.
Prelego kaj  ekzercoj pri
interkultura komunikado. Kristin spertas pri tiu temo, kiujn sxi ofte kaj
diversmaniere prezentis en regionaj renkontigxoj  kaj kleriga lundo de la
UK.
20a-28a de julio Muzika Staĝo
kun Markov-familianoj
                   
6a-11a de aŭgusto Praktikado de la
lingvo (1a kaj 2a nivelo)
kun Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot (el
Madagaskaro kaj Italio)
25a-29a de oktobro Praktikado de la
lingvo per Tinĉjo-bildstrioj
kun Michel Dechy
2a-4a de novembro Provludo de Interkant’ pri Karmen’
(apartaj aliĝkondiĉoj)  
Informoj ĉe KVINPETALO
Esperanto-Centro
  15 rue du Lavoir F-86410
BOURESSE
 ret-adreso  : informoj @ kvinpetalo.org

Telefono  : +33 (0) 549 034 314  aŭ
+33 607 316 781

Civitana poliglota kafejo en La Chapelle-sur-Erdre

Kadre de la Eŭropa festo okazanta ĉiujare la 9-an de majo, manifestacio estas organizata de la Komitato de la urbo-ĝemeliĝo de La Chapelle-sur-Erdre.
Tiu marko de atento al Eŭropo konkretiĝas per la disponigo de tabloj, kie la interesatoj povas alproksimiĝi por informiĝi aŭ paroli eksterlandajn lingvojn. Deko da lingvoj estos prezentataj.
La Nanta Esperanta Kultur-Centro partoprenas tiun eventon proponante prezenton de la internacia lingvo sub formo de ludoj, diskutado rilate Eŭron, aŭ per la disponigo de ateliereto por malkovri la lingvon.
Pripensu tiun feston kiu okazos vendrede la 4-an de majo 2012 en la spektaklejo « Saint-Michel » en La Chapelle-sur-Erdre je la oka vespere.  

UEA ricevis la statuson de “konsulta partnereco” ĉe Unesko

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.
UEA ricevis la statuson de "konsulta partnereco" ĉe Unesko

Por ke la partnereco estu sur firma kaj serioza bazo, Unesko asignas ĝin nur al NRO-j, kiuj havas establitan centran oficejon kaj plenumas ankaŭ aliajn postulojn.
UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954. Antaŭe estis tri kategorioj : apud la plej alta el ili, formalaj asociaj rilatoj, ekzistis formalaj konsultaj rilatoj kaj operaciaj rilatoj. UEA troviĝis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du kategorioj : asocia kaj konsulta partnerecoj. En la unua estas akceptataj nur malmultaj grandaj NRO-j por la periodo de ok jaroj. La konsulta partnereco ne estas tempe limigita, sed la koncernaj NRO-j devas montri konstantan aktivecon kaj daŭre kontribui al la agadoj de Unesko je ties plena kontento. 
La plej longedaŭra kontribuo de UEA al Unesko estas la eldonserio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperis 49 elstaraj mondliteraturaj verkoj en Esperanta traduko. UEA esperantigis kaj eldonis ankaŭ librojn k.a. materialojn de Unesko. La temo de la Universala Kongreso estas ofte ligita al speciala jaro aŭ jardeko de Unesko kaj la temo estas pritraktata en kongresaj programeroj. Multaj UK-oj ricevis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, laste la 96-a UK en Kopenhago. UEA partoprenis en diversaj kampanjoj de Unesko ; ekz. en la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto ĝi estis inter la plej aktivaj NRO-j.
Pro sia oficiala statuso UEA havas pli facilan aliron al la Ĝenerala Konferenco kaj aliaj aranĝoj de Unesko. La plej elstaraj kaj daŭre valoraj atingoj de UEA ĉe Unesko sendube estas la rezolucioj de la Ĝeneralaj Konferencoj en Montevideo en 1954 kaj en Sofio en 1985 kiel la internacie plej gravaj rekonoj al Esperanto kaj Universala Esperanto-Asocio.
La konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la sidejo de Unesko en Parizo estas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Unesko estas en oficiala partnereco kun 368 internaciaj NRO-j.
Gazetara komuniko de UEA
artikolo ĉe Libera folio 1/3/2012