Monataj arkivoj: Junio 2012

Julien NICOLAS. Eble lunlumas

Eble Lunlumas, 48 paĝoj, 17€

ISBN 978-2-9537985-0-0

Eldonisto JN.



Eble lunlumas estas filmforma fabelo el kiuj restus nur bildoj necesaj por la intrigo. La fantazio de la leganto kreos mankantajn erojn. La teksto estas verkita en Esperanto . Ĉar tiu lingvo estas universala, ĝi aldonas al la teksto enigman aspekton, ĉar tiu lingvo ne estas senpere komprenebla por la ne-esperantistoj. Tamen ili povas kompreni la intrigon ; plie, franca kaj angla resumoj aperas fine de la libro.

Aĉeti la libron rete. Kostas 17€ (22,54 USD)
Auxtoro intervjuo

La rakonto

Multaj peripetioj okazas en la vivo de la heroo kontraŭ lia volo. Ĉar li subite blindiĝis, li devas rekonsideri sian mondkoncepton. La renkontoj, kiujn li faras dum sia vojaĝo helpas lin iom post iom por kompreni tion, kio okazis al li.

La loko

En la libro, la vojo estas la fervojo kiu neniam estis uzita, inter La Mure kaj Gap (Altaj Alpoj, Francio). La konstruado ekis en 1910, kaj finiĝis en 1932. En iuj lokoj, la vojo eĉ ricevis relojn, sed poste, oni formetis ilin. Hodiaŭ la vojo kaj la konstruaĵoj atestas pri tiu pasinteco kaj pri tiuj senutilaj penoj.