Monataj arkivoj: Decembro 2012

Enagendigu tuj la daton de la venonta Ĝ.A.

Jam eblas anonci al vi ĉiuj, ke nia asocia Ĝenerala Asembleo okazos dimanĉon, la 27an de Januaro 2013 en la Maison des associations de Mangin-Beaulieu en Nanto.
Kompreneble, vi poŝte ricevos oficialan kunvokilon, sed ekde nun mi povas  :
  • Anonci la postagmezan prelegon de Liba kaj Floreal Gabalda pri Venezuelo,
  • Inviti vin al kandidatiĝo por la plena renoviĝo de la asocia konsilantaro.