Monataj arkivoj: Marto 2021

Teksto de la monato (Marton 2021-an)

Granda skismo en Esperantujo

    Ĉu vi rimarkis ke en Esperantujo okazis granda skismo ? Kaj temas ne pri idistoj, riistoj aŭ similaj reformemuloj. La dividlinio kuŝas oble pli profunde, kaj verŝajne ĝi formiĝis jam en la tempo de Zamenhof. Mi esperas ke tiu skismo daŭros.

    Vivi en Esperanto

    Por klarigi la aferon mi donos unu ekzemplon. Mi havas aŭton kaj uzas ĝin jam dek jarojn. Mi ŝatas ĝin, ŝoforas akurate kaj regule venigas ĝin al priservado. Sed mi tute ne scias, kiel ĝi funkcias kaj, plej grave, mi ne deziras scii tion. Ĉar por mi la aŭto estas nura veturilo, kiun mi uzas por praktikaj celoj, sed kiu per si mem ne interesas min. Esperanton mi traktas same.

    Antaŭ ol eklerni ĝin, mi dum tri tagoj umis en Interreto, klopodante kompreni, ĉu ĝi vere funkcias aŭ estas nur amuza projekto. Trovinte konfirmojn de la efektiva uzado de la Lingvo Internacia mi plonĝis je ĝia lernado kaj post tri monatoj je ĝia uzado – kaj mi neniam bedaŭris tion.

    Mi mem nomas min praktika idealisto, ĉar mi opinias, ke idealismaj celoj atingeblas per praktikaj rimedoj. Por klerigi homojn necesas ebligi aliron al scioj, por elimini rasismon necesas atingi socian egalecon, kaj por ebligi liberan kaj efikan cirkuladon de la informoj necesas komuna lingvo – esprimiva, preciza kaj facile lernebla. Nome pro tio mi lernis Esperanton – ne pro kredo je lingva justeco aŭ tutmonda frateco.

    Ekde tiam mi uzas ĝin ĉiutage kaj tre kontentas pri la rezulto. Jam dek jarojn mi uzas Vikipedion, kie nombro da artikoloj jam triobliĝis, kaj kie mi mem plurfoje trovis informojn vere utilajn, mankajn en aliaj lingvoversioj. Mi vojaĝas per Esperanto, kaj tio ne kompareblas kun vojaĝoj aĉeteblaj en agentejoj – same kiel pladoj de nacia kuirarto ne kompareblas kun hamburgero el rapidmanĝejo. Mi legas librojn, gazetojn kaj retejojn, kaj trovas tie informojn, interesajn kaj utilajn.

    Laŭeble mi reciprokas Esperanton, aktive uzante ĝin por same praktikaj aferoj – verkante blogaĵojn kaj vikipediajn artikolojn, kreante lingvokurson pri praktika uzado de la rusa, komunikante per Esperanto en sociaj retoj, tradukante diversajn tekstojn ktp. Mi kelkfoje partoprenis en UKoj, sed preskaŭ neniam vizitas klubojn aŭ aliajn Esperanto-aranĝojn, nek partoprenas en movadaj aferoj (mi fariĝis dumviva membro de UEA nur por subteni ĝin kaj ĝui rabaton en ĝia Libroservo, ŝajne baldaŭ malaperonta). Alivorte, mi uzas la lingvon same kiel mi uzas la aŭton – aktive kaj plezure, sed pure praktike.

    Obsedo ĝis frenezo

    Mi pensis ke tio estas normala afero, ja oni tutmonde lernas la lingvojn por paroli en ili, sed ne pri ili. Mi denaske parolas la rusan kaj ĉiutage legas en la angla, sed mi neniam interesiĝis pri ili, nek membras en iuj lingvogrupoj. Des pli mirigis min, ke esperantistoj tiom ŝatas babili pri Esperanto. Nome babili – ne uzi ĝin praktike, sed simple umi pri la lingvo. Ĉiuj Esperanto-grupoj plenas je bildetoj kun verdaj flagoj kaj kliŝaj frazoj kiel “Mi amas Esperanton !” aŭ “Esperanto estas mia lingvo, la mondo estas mia patrujo !” ktp. Ĉu vi vidis tion en iu ajn nacilingva komunumo ?

    Foje tio atingas nivelon de obsedo. Kiam mi ekverkis en Vikiversitato kurson “Kantu ruse !”, destinitan por infanoj, lernantaj la rusan, sub respektiva afiŝo ĉe Fejsbuko tuj aperis indigna komento de fervora esperantisto. “Kial vi klopodas helpi al la rusa ? Milionoj da homoj jam uzas ĝin. Kantu esperante !” Mi provis klarigi, ke temas ne pri helpo al la rusa, kiu apenaŭ bezonas ĝin, sed pri pure praktika afero – uzado de Esperanto kiel lingvo-peranto, ebliganta lerni aliajn lingvojn. Mia oponanto estis ŝtone malcedema : “Ĉu vi erare opinias, ke esperantistoj devas krei lernolibrojn pri ĉiuj 6000 lingvoj ? Verku pri Esperanto !” postulis li. Mi ne plu perdis tempon por tiu senfrukta diskuto, sed la senlaca babilanto, evidente ne zorganta pri sia tempouzo, spuris miajn afiŝojn pri “Kantu ruse !” en Fejsbuko kaj sub ĉiu skribis unu frazon : “Kantu Esperante !” Ĉu konata bildo ?

    Tiaj frenezaĵoj renkonteblas en Esperantujo ĉiupaŝe. Antaŭ kelkaj semajnoj, kiam ankoraŭ daŭris milito en Montara Karabaĥo, mi tradukis kelkajn artikolojn el la internacia projekto Tutmondaj Voĉoj kaj metis referencojn en la Fejsbuka grupo “Esperanto en Armenio”, al kiu oni iam aligis min. Temas pri tekstoj, dediĉitaj al historio kaj nuntempa stato de la konflikto, pri lingvaj disputoj rilate tieajn toponimojn, pri vidpunktoj de fakuloj ambaŭflanke ktp.

    Sed tuj sekvis plendoj de armenaj naciistoj, postulantaj ke tie aperu nur tekstoj, komplete subtenantaj ilian pozicion kaj baldaŭ post tio ĉiuj artikoloj estis forigitaj el la grupo sub preteksto, ke “tiu grupo nomiĝas ne “Politiko en Armenio”, sed “Esperanto en Armenio”, do ili estas malkonvenaj ĉi tie”.

    La plej amuza afero, evidenta por ĉiu vizitanto, estas ke tio estis solaj afiŝoj en tiu ĉi grupo rilataj samtempe al Esperanto kaj Armenio. Post ilia forigo restis nur amaso da kliŝaj publikaĵoj, plenigantaj ĉiun ajn Esperanto-grupon – citaĵoj el la Esperanto-Biblio, kantoj de senlaca Esperanto-artisto kaj sennombraj verdaj flagetoj. Evidente tio plene kontentigas lokajn esperantistojn, por kiuj Esperanto estas ne ilo, sed celo per si mem, kaj umado pri ĝi tute sufiĉas por nomi sin esperantisto.

    “Kial vi miras ?” demandis min foje samideano en Fejsbuko. “Matematikistoj parolas pri matematiko kaj esperantistoj parolas pri Esperanto. Tio estas natura afero”. Tiu argumento aŭdeblas ofte kaj ŝajnas konvinka, se ne konsideri unu gravan aferon – ĝi estas entute falsa.

    Ambiciaj hobiuloj

    Ĉu vi estas finvenkisto ? Mi opinias ke Esperanto estas la plej bona solvo de la problemo de la lingva komunikado kaj esperas, ke iam ĝi estos akceptita kiel universala komunikilo je granda parto de la homaro. La Majstro nomis tion Fina Venko kaj esperis, ke ĝi okazos baldaŭ, ebligante al la homoj interparoli rekte por – sen perantoj en la formo de amaskomunikiloj kaj propagando – formi propran imagon pri la mondo. Rimarku, li ne esprimis esperon ke la tuta mondo svingos la verdajn flagojn aŭ kantos La Esperon. Li celis uzadon de la lingvo kiel komunikilo – nek pli, nek malpli.

    Do, se rigardi la menciitan komparon de esperantistoj kun matematikistoj de la Zamenhofa perspektivo, estas klare, ke temas pri komparo erara. Matematikistoj ŝatas paroli pri matematiko, kaj tio estas normala afero. Sed ili ne postulas, nek esperas, ke la tuta mondo interesiĝu pri matematiko – kaj tio estas kerna diferenco. Filatelistoj aĉetas poŝtmarkojn ne por sendi poŝtaĵojn, sed simple por ĝui ilian aspekton – kaj ankaŭ tio estas normala afero por hobiuloj. Sed imagu ke ili subite postulus ke la tuta mondo kolektu poŝtmarkojn. Ĉu stultaĵo ? Sed nome tion faras plejparto de la esperantistaro.

    Anstataŭ uzi Esperanton kiel ĉiun normalan lingvon, ili traktas ĝin kiel hobion kun sola diferenco, ke ili postulas ke la tuta homaro kundividu ilian ludon. Ĉu mirindas, ke inter la esperantistoj dominas gejunuloj kaj maljunuloj – do homoj kiuj ankoraŭ havas libertempon aŭ jam ekhavis ĝin ? Post la fino de universitataj studoj, kiuj estas fakte longigita infanaĝo, homoj plejparte forgesas pri Esperanto – ja la periodo de senzorgaj ludoj finiĝis kaj tempas okupiĝi pri seriozaj aferoj, al kiuj certe ne apartenas svingado de verdaj flagoj aŭ marŝado kun portretoj de barbulo en okulvitroj, mortinta antaŭ cent jaroj. En plej bona kazo ili revenas al sia hobio post la emeritiĝo – por plenigi vakuon, aperantan post plenkreskiĝo de la idoj kaj fino de aktiva laboro.

    Do apenaŭ mirindas, ke Esperantujo stagnas dum jardekoj, kaj la ĝenerala publiko konsideras Esperanton ne “danĝera lingvo”, sed lingvo ridinda – amuziĝo por sekto de stranguloj, kiuj postulas ke ĉiuj aliĝu al ilia hobio. Dume la eldonado en Esperanto ĉiam pli magras pro mizera konsumado – la plej “furoraj” eldonoj en la Libroservo de UEA fieras pri 5 ĝis 10 ekzempleroj, venditaj dum tri monatoj (se ekskludi lernilojn). Abonoj de Esperanto-magazinoj ŝrumpas senhalte kaj plejparte ne superas dunulajn ciferojn. La sola muzika eldonejo ekzistas nur danke al sia fervora posedanto kaj apenaŭ superos lian vivodaŭron. Esperanto-sekcioj de radiostacioj tra la mondo fermiĝis ne pro malica komploto, sed pro ekstreme eta nombro de aŭskultantoj, kaj ĉiu administranto de retejo aŭ blogo en Esperanto povas konfirmi, ke la nombro da vizitantoj estas eta. Esperantistoj postulas ke la tuta mondo uzu Esperanton, sed ili mem preskaŭ ne uzas ĝin.

    Elektu vian vojon

    Kion mi proponas ? Mi estas optimisto denaska kaj praktikulo ĝisosta, do tiu situacio ne ruinigas miajn esperojn, nek instigas kabei. Mi ĉiam diras, ke la plej stulta afero estus forlasi Esperanton pro esperantistoj – eĉ se ofte vere agantaj amatore kaj sencerbe. Kiel skribis en 1900 kamarado Lenin : “Antaŭ ol unuiĝi kaj por unuiĝi ni devas unue rezolute kaj certe apartiĝi”. Nome tion mi proponas al ĉiu esperantisto.

    Mi ne konsideras fuŝuloj homojn en verdaj ĉapeloj, ĝoje kantantaj La Esperon apud plia busto de Zamenhof. Ĉiu rajtas amuziĝi kiel li deziras, kaj tiurilate Esperanto povas servi kiel plezuriga hobio – same kiel kolektado de poŝtmarkoj aŭ ludilaj aŭtoj. Oni lasu ilin ĝui tiun ludon. Sed tio ne devas esti prezentata kiel la sola maniero de Esperanto-aktivado. Pli ĝuste – tiu esperantumado devas okupi la saman lokon, kiun okupas ĉiu hobio en la mondo : miliardoj da homoj veturas per aŭtoj, dum centmiloj interesiĝas pri ilia funkciado, kaj kelkmil kolektas ludilajn aŭtojn. La mondo konsideros Esperantujon normala lingvokomunumo kaj traktos Esperanton kiel normalan lingvon nur post kiam la esperantistaro formiĝos laŭ tiuj ĉi proporcioj.

    Por atingi agnoskon de la ekstera mondo la esperantistoj simple devas fariĝi normalaj – nek pli, nek malpli. Por tio ĉiu esperantisto devas decidi kiu li estas – ĉu hobiulo aŭ praktikulo. Se li konsideras Esperanton nura hobio, li ĝuu ĝin, sed prefere detenu sin de ĝia propagando, ĉar homo alvokanta la tutan mondon kolekti poŝtmarkojn aspektas same stulte kiel strata frenezulo, alvokanta ĉiujn penti tuj, ĉar nur tio savos la homojn de proksimiĝanta Apokalipso. Homoj, kiuj ĉiujare pagas pli ol mil dolarojn por svingigi post aviadilo rubandon kun la vorto “Esperanto” aspektas kiel sektanoj, kiuj alvokas ĉiujn preĝi kun ili sen interesiĝi pri problemoj kaj deziroj de la vokitoj.

    Aliflanke, se vi vere konsideras Esperanton normala lingvo kaj deziras ke ĝi disvastiĝu laŭeble pli vaste, plenumante sian originan celon, via tasko estas tre simpla – uzu ĝin. Legu librojn kaj revuojn, vizitu retejojn kaj blogojn, aŭskultu muzikon kaj podkastojn, skribu afiŝojn en sociaj retoj, serĉu informojn en Vikipedio kaj kontribuu al ĝi laŭeble, vojaĝu uzante Esperanton, serĉu per ĝi komercajn partnerojn, fakulojn, gastigantojn, koramikojn – ĉion kion vi faras per aliaj lingvoj. Kredu min – tio eblas.

    Kompreneble, vi trovos oble malpli da informoj, produktoj kaj homoj ol en la angla aŭ alia granda lingvo, sed foje tio estos vere unika ebleco rigardi la mondon per alia perspektivo. Ekzemple, Vikipedio en Esperanto estas vera enciklopedio de specifaĵoj – artikoloj pri plej grandaj landoj kaj aferoj ofte estas relative etaj, sed oni povas trovi detalajn, foje unikajn informojn pri aferoj lokaj kaj specifaj. Vojaĝado per Esperanto estas sperto tute unika kaj en Esperanto-libroj kaj blogoj vi povas trovi vidpunktojn kaj informojn, ne renkonteblajn en alilingvaj amaskomunikiloj.

    Mia propra sperto montras ke la ekstera mondo tute malsame reagas al tiuj du tipoj de esperantistoj. La hobiuloj estas perceptataj kiel uloj strangaj, sed amuzaj – same kiel fervoraj kolektantoj de ludilaj aŭtoj. La praktikuloj estas traktataj kiel homoj specifaj, sed almenaŭ normalaj – kiel uloj, kiuj preferas aŭton de rara marko, kiu tamen veturas sufiĉe bone. Ne ekzistas pli malbona reklamo de Esperanto ol esperantisto, kiu ne uzas ĝin. Kaj la plej efika maniero konvinki homojn, ke Esperanto estas normala lingvo, estas montri ke nia “aŭto” vere veturas.

    Do ĉiu elektu sian vojon kaj agu laŭ ĝi : hobiuloj amuziĝu, sed ne postulu ke la tuta mondo kundividu ilian hobion, praktikuloj simple vivu kun Esperanto kiel ĉiutaga elemento de sia vivo. Ni estu realismaj : en plej proksima tempo la esperantistoj ne fariĝos plej granda lingvokomunumo en la mondo. Ni ne estos dominantaj, sed tio ne signifas ke ni ne povas esti normalaj.

Stanislav Belov

Ĉi tiu teksto aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete :
La Ondo de Esperanto https ://sezonoj.ru/2021/01/belov-3