Esperanto France : Nacia Kongreso

La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017.

Informoj kaj aligxilo : http ://kongreso2017.esperanto-france.org/ ?lang=eo

Venu partopreni la aktivadojn de asocioj, malkovri la departementon kaj korpe movi dank’al eksteraj sportoj por ĉiuj. La departemento Val-de-Marne (Val de Marn, valo de la rivero Marne) famas pro siaj tavernetoj ĉe la riverbordoj, nomitaj “guinguettes” (ginget). Venu danci je la sono de grupo de muzikistoj el nia regiono.

Pluraj francilianoj komunikos siajn pasiojn per prelegoj, koncertoj, manatelieroj.

En 2017 okazos la centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof : jen okazo prezenti al vi la arkivojn de la sidejo de la du asocioj Esperanto Francio kaj Esperanto Francilio, kiuj kunorganizas la kongreson.

La kongresa devizo : maje estu gaje !