Jules Verne kaj Esperanto en Nantes

JULES VERNE KAJ ESPERANTO EN NANTES

La esperanto grupo en Nantes organizis gravan eventon pri la temo “Jules Verne kaj Esperanto” kunlabore kun la urba biblioteko. Bela montrofenestro por la internacia lingvo.

Multaj al vi certe iam legis romanon de Jules Verne, franca verkisto, naskita en Nantes (1828 – 1905). Ĉu vi scias, ke li estis tre favora al Esperanto ? Tiu tutmonde fama verkisto vojaĝigis nin tra la tempo kaj la spaco pere de siaj aventurromanoj : La infanoj de Kapitano Grant, ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj, Michel Strogoff, De la tero al la luno, 20 000 leŭgoj sub la maroj… se oni citas nur la plej konatajn.

Kiam Jules Verne konatiĝis kun esperanto, li tuj komprenis ties gravecon. Li estiĝis honora Prezidanto de la esperanto grupo en Amiens, la urbo kie li tiam loĝis, kaj promesis verki romanon por elstarigi la meritojn de esperanto. En sia letero al Carlo Bourlet la 16 an de februaro 1904, L.L. Zamenhof mencias la faman verkiston kiel subtenanto de esperanto. Jules Verne ekredaktis la romanon “Esplorvojaĝo”, en kiu Esperanto ludos elstaran rolon kiel lingvo parolata en Afriko. Eltiraĵo : « Vojaĝu en Ameriko, en Afriko, en Oceanio, kaj vi trovos ĉie esperantistojn kiuj komprenos vin kiam vi parolos esperante. Esperanto estas la plej sekura, la plej rapida vojo al civilizo ! »

Tamen la morto1 malebligis Jules Verne finredakti la libron, kiu poste estis daŭrigata de lia filo, Michel. Bedaŭrinde Michel resumis la originalajn ĉapitrojn forigante ĉiujn aludojn al esperanto, por redakti “la rimarkinda aventuro de la komisio Barsac”.

Estiĝinte prezidanto de la Esperanta Kulturcentro de Nantes, mi komencis dialogi kun Jules Verne, pensante ke li certe feliĉus scii ke esperanto daŭre ekzistas en lia naskiĝurbo. Mi rakontis al li, ke mi legis “ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj” en la esperanta versio, kaj ke mi mem vojaĝis ĉirkaŭ la planedo ne dum okdek tagoj sed dum ok jaroj. Li ĝojis pri tio, ĉefe kiam li eksciis ke esperanto estis ege utila al mi por kontaktiĝi kun homoj de la tuta mondo ; do lia “Esplorvojaĝo” ne estis tiom utopia ! Tiam li kuraĝigis min efektivigi mian ideon pri organizado de evento en Nantes pri lia nomo ligita al esperanto.

Kuraĝigita de tiu apogo, mi traktis kun la urba biblioteko kaj la muzeo Jules Verne, por ke esperanto havu gravan lokon en la estonta eventaro : “Rigardoj al la mondo – enkonduko al geopolitikaj perspektivoj en “Eksterordinaraj vojaĝoj” 2. Tiel de la 19 de majo ĝis la 20 de junio 2021, la evento riĉiĝis per “Fokuso pri la internacia lingvo esperanto”, aspekto bele elmontrita en la oficiala komunikado :

– Ekspozicio en la muzeo Jules Verne de informpaneloj kaj de libroj reliefigantaj la originalan kaj tradukitan esperantan literaturon ;
– Prelego “Jules Verne kaj esperanto” brile prezentata de Istvan Ertl, tradukisto de pluraj romanoj de Jules Verne en la hungaran lingvon ;
– Aŭdvida prelego “Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” pri mia vojaĝo kun mia edzino, Maryvonne, laborante kaj loĝante kun familioj. Unu sekvenco temas pri esperanto kaj ties praktika uzo kiel lingva pasporto por kontaktiĝi kun homoj de ĉia kulturo en la kvin kontinentoj.

Post tiuj eventoj mi reekis mian dialogon kun Jules Verne por raporti pri la okazaĵoj. Li ĝojis ke la lingvo, kies potentialecojn li antaŭvidis, ĝuis belan rekonon en grava kultura institucio de lia naskiĝurbo.

Bruno Robineau

Aŭtoro de “Huit ans autour du monde” kaj “Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo”
www.voyage-tourdumonde.com
brobineau@orange.fr

1 Eble la tiamaj eventoj incitis Jules Verne momente ĉesigi la verkadon ; li situis la romanon en Kongo kaj tiam la ĵurnaloj raportis pri gravaj kruelaĵoj far la Eŭropanoj kontraŭ la loka loĝantaro

2 Eksterordinaraj vojaĝoj : kolekto kuniganta la plimulton de la romanoj kaj noveloj de Jules Verne


Photo de Jules Verne
Jules Verne, ĉirkaŭ 1895. Sur la skribotablo, oni povas vidi la gazeto de la Esperantista grupo, de kiu Jules Verne estis la honora prezidanto.