Kulturdomo de Esperanto

Kulturdomo de Esperanto
Château de Grésillon
49150 Saint-Martin d’Arcé
telefono-respondilo : +33-9.51.64.10.34

Jannick Huet-Schumann prezentas al vi la unuan komunan ILEI/KulturDomo-staghon + sesion de KER-ekzamenoj.

Okazos en la Eo-kastelo
– de la 30a de aprilo ghis la 7a de majo, du kursoj por lerni intense Eon
– la 7a kaj 8a de majo, sesio de KER-ekzamenoj B1 B2 C1 (atentu : chiu nivelo okazos se 10 personoj alighas antau la 15a de aprilo)

La unuan kurson gvidos Christophe Chazarein ; la lernantoj de Eo en la lokaj kluboj alighu al tiu kurso (5 horoj tage) ; ili ekparolos Eon, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B1.

La duan kurson gvidos Stefan MacGill (ILEI-prezidanto) ; la instruantoj kaj instruontoj de Eo en la lokaj kluboj alighu al tiu kurso ; ili regos kaj la lingvon kaj la manieron instrui ghin efike, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B2.

Klaku sur http ://gresillon.org/spip.php ?rubrique20