mia peto al vi

Jen mesaĝo de Etsuo Miyoshi.
Aĉetu kaj legigu la ĵurnalon “Le Monde” la 15an de Decembro.
Amike,
Luko

> verŝajne vi kunvenos ĉisemajnfine okaze de la Zamenhof-Tago. ĉu estus eble al vi konigi la ĉisuban tekston al la ĉeestantoj kaj instigi ilin reagi post la 15-a de decembro al ‘Le Monde’ ? tio estos bela kontribuo al la konstruo de pli bona mondo kaj pli justa lingva mondo ankaŭ en EU.
>
> ĉu vi povas subteni mian agadon per tio ?
> kore,
>
> etsuo
>
> Alvoko al Franclingvanoj
> Ni ĉiuj konscias pri la granda influo, kiun amaskomunikiloj havas por nia Movado. Gravas, do, ke ili komprenigu ankaŭ la rolon de Esperanto en EU.
> Francio estas ja grava, prestiĝa kaj potenca ne nur en EU, sed ankaŭ mondskale. Ĝi estas, krome, influhava, ĉar la franca estis konsiderata LA internacia lingvo. La voĉo de Francio estas plu aŭdata tra nia tuta planedo kun respekto.
> Jam 8 jarojn mi aperigas anoncojn plurlande en Eŭropo, el kiuj 9-foje en Francio. Ili estis sub la rubriko ‘Reklamoj’, sed taŭgus, ke Esperanto estu traktata kiel novaĵo. Dum mia lastjunia vizito al ‘Le Monde’ oni sciigis al mi, ke por ke Esperanto estu novaĵo, la ĵurnalo devas konscii pri vera intereso en la publiko. Tion ili taksas pere de reagoj de la legantoj.
> La 15-an de decembro en ‘Le Monde’ aperos 2 paĝoj : unu kun intervjuo al la nepo de d-ro Zamenhof kaj alia kun informoj pri Esperanto.
> Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same, reagante al :
> Le Monde, 80 Bd Auguste Blanqui, 75707 Paris Cedex 13
> aŭ rete al courrier-des-lecteurs@lemonde.fr
>Invitu ankaŭ viajn familianojn kaj geamikojn agi same. Bv skribi NUR franclingve vian opinion, eĉ se kritika.
> Mi antaŭdankas pro via apogo kaj bondeziras feliĉan Zamenhof-Tagon.
> Etsuo Miyoshi._,___