Nantes : Prelego de rusa esperantistino

Lundon la 20-an kaj mardon la 21-a de marto, nia asocio akceptos S-inon Svetlana Smetanina, rusan esperantistinon el Moskvo. Temas pri ŝia dua vizito en Nantes, ĉar ŝi jam venis antaù jardeko.
Lundon la 20-an, inter la 18-a kaj la 20-a kaj duono, Svetlana prelegos en La Manufacture (10, bulvardo de Stalingrad. Tramo linio 1, haltejo « Manufacture ») pri la temo “La hodiaùa Rusio”.
Antaù ol alveni en Nantes, nia gastino estos travojaĝanta tra Bretonio. Espereble ŝi sufiĉe pluviglos por viziti nian urbon mardon la 21-an. La programo estos precizigita antaù ŝia alveno.