Ni dankas ĉiujn, kiuj partoprenis en la renkontiĝo kun niaj Nepalaj amikoj aŭ/kaj en la Nanta rendevuo (vizitado de la urbo, pikniko kaj prelego far Christian Rivière).

Tamen, tiajn renkontiĝojn ni tute ne aranĝis nur por la komitatanoj de la asocio, sed ja por ĉiuj asocianoj ! Ni bedaŭras ke la interesega prelego de Narendra kaj Rajani en Saint Aignan de Grand-Lieu ne venigis pli da CCNE-anoj. Feliĉe venis multaj loĝantoj de Saint Aignan, sed ili meritus multe pli de la lokaj esperantistoj  !…
Ni ege esperas, ke la venonta vizito de Ruslan kaj Viktorja memorigos al ili, ke la lingvo Esperanto estas ja internacia.