Radio-elsendo decembra el Erfurt (Germanio)

Estimataj samideanoj,

mi invitas vin elkore sekvi nian unuhoran radio-elsendon en Esperanto el Erfurt
(Germanio). La sekvonta elsendo estos dimanche en la 2-a de decembro je la horo
21-a [lau centreuropa tempo].

————————————-

Jen la programo :
* Lokaj novajhoj el la erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana)
* Angulo beletra
* Leterkesto de la auskultantoj (en ILo kaj en la germana ; hodiau kun
intervjuo)
* Rubriko “Thuringiensia” kun sciindajhoj kulturaj
* EO-Lingvokurso parto 1 (nova libro)

Nia programo rekte auskulteblas i.a. ankau per interreto sub :
http ://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html

Podkasto de la antauaj elsendoj sub :
http ://radiofrei.de/index.php ?iid=podcast&ssuchtext=esperanto&ssubmit_search=Suchen

Post la disaudigo la elsendo deshuteblos aude kaj tekste sur nia hejmpagho !
Pliaj informoj pri la radio-stacio disponeblas che :
http ://eo.wikipedia.org/wiki/Radio_FREI

Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio :
Esperanto@radio-frei.de

Afable,
Bernhard Schwaiger