Teksto de la monato (Aprilon 2020-an)

Kiel mi savis la fundamenton

Ho, Dio ! Kion vi faras !
Ha, kiel bele !
Nu, iru pli rapide !

(Fundamento de Esperanto,
Ekzercaro, § 26)

Reveninte de vespermanĝo en mia kutima restoracio, mi liberiĝis de mia kravato, surmetis miajn pantoflojn, mian negliĝon, kaj, komforte enprofundiĝinte en mian fraŭlan fotelon, mi preparis min apud cigarkesto kaj glaseto da konjako al la legado de la «Revuo Esperanto» ĵus trovita en mia leterskatolo.
Deŝirinte la banderolon, mi malfaldis la gazeton kaj tuj eksaltis, vidante la titolon de la ĉefartikolo : Novoze perspektivi por Esperanto. Diablo ! Du preseraroj samtempe ! La plua legado perpleksigis min : «Karoze lektori, mu esper, ke vu ne e mekontente de nostre novoze Esperanto…»
Mi frotis miajn okulojn. Mi kontrolis la enhavon de la botelo. Ĝi entenis vere bonan VSOP-konjakon. Same mia cigaro konsistis el havana tabako kaj ne el haŝiŝo. Dumtage mi ne trinkis pli ol kutime. Kion do signifas tiu ŝerco ? Mi ekridis. Jes ja. Kial do mi ne pensis pli frue pri tio ? Kompreneble mi ricevis foliaĉon de idista, okcidentalista aŭ alia novprojektista sekto. Mi kaptis la banderolon el la paperkorbo. Ĝi estis la normala banderolo de la «Revuo Esperanto». Nur la subtitolo de la gazeto iom ŝanĝiĝis : «Oficialoze organo de la Esperanto-movado».
Mi verŝajne haluciniĝas. Mi pinĉis mian femuron kaj perceptis doloreton. Tiun tagon en mia ministeria oficejo mi solvis tri krucvortenigmojn anstataŭ du, kiel kutime, sed ĉu tiu kroma streĉo de la cerbo povus kaŭzi deliran vizion ? Mi ekstaris kaj paŝadis tra mia ĉambro, provante klarigi tiun ekstravagancan fenomenon. Ne, tio ne estas ebla. Jes, tio estis ebla. Mi reprenis la gazeton, kaj mi povis konstati, ke de la unua ĝis la lasta paĝo ĝi estis tute redaktita en tiu nova, pardonu, «novoze» Esperanto.
Mi dediĉis mian atenton al la studado de la ĉefartikolo. Pro la tuja komprenebleco («instantanoze kompreivacion») de la lingvo mi eksciis kun mirkonsterno, ke la redaktoro predikas al la samideanaro forlasi sian tro striktan interpreton de la Fundamento kaj alpreni ĉiujn uzeblajn ecojn de Adjuvanto, Neo, Veltparl, Ido, Solresol, Volapük, ktp, por formi «harmonioze lingwo». Tiel revenus al ni la perditaj ŝafoj, kaj nia granda internacilingva familio povus konduki nian aferon al la fina venko.
Tion skribis la ĉefredaktoro Emilo Pangloso ! Pangloso, la nefleksebla puristo ! Pangloso, kiu malcedeme kontraŭbatalis ĉiun neologismon ! Pangloso, al kiu oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon ! Li konsideris Esperanton kiel sian propraĵon kaj defendis ĝin kiel tigrino eĉ kontraŭ la plej eminenta ; decidoj de la Akademio.
Emilo Pangloso ĉeestis kunvenon de nia klubo antaŭ kvar semajnoj, kaj li ne faris la plej etan aludon pri tiu lingva revolucio. Pro la malfrua horo mi ne povis telefoni al aliaj samideanoj, kaj mi enlitiĝis kun amareco en la buŝo kaj en la koro. Mia dormo estis perturbita de teruraj sonĝoj : Pangloso kaj Beaufront sarabandis kiel diabloj ĉirkaŭ ŝtiparo, sur kies flamoj mi tordiĝis. Ili blekaĉis al mi : «Vu e frenezoze – Vu e idiotoze – Merdoze fekator…»
La sekvantan matenon mi decidis tuj klarigi la aferon. Mi telefonis al mia oficejestro, ke mi suferas gravan konstipon. Kaj, foroferante miajn ministeriajn krucvortenigmojn, mi ekgalopis al la redaktejo de la «Revuo Esperanto». Mi trafis la sekretariinon ĉe diligenta manikurado. Vidante min impeti al la oficejo de Emilo Pangloso, ŝi kriis, ke la ĉefredaktora moŝto malpermesis, ke oni iel ajn ĝenu lin. Li ĝuste nun estas klinita super grava problemo.
Mi kolere repuŝis la cerberinon kaj konsilis al ŝi zorgi pri siaj ungoj kaj ne pri miaj aferoj. Mi frapis al la pordo kaj tuj eniris en la plejsanktejon de la «Revuo Esperanto». Pangloso efektive kliniĝis, ĉar mi unue nur vidis la glatan, brilan kupolon de lia intelektula kranio. Li abrupte rektiĝis, kaj mi malkovris, ke la «grava problemo» kuŝanta sur la skribotablo posedas du belegajn virinajn femurojn nudigitajn ĝis la umbiliko. La «grava problemo», eligante timkrieton[2], saltis sur la plankon, malkuspis sian jupon, frapete reordigis siajn nigrajn buklojn kaj eliris el la oficejo kun mieno de ofendita reĝino. Pangloso vokis : «Alina, Alina !», sed ŝi, ne atentante lin, klakfermis la pordon. Tiam li turnis sin al mi kaj siblis :
– Ko vu faris ? Ha ! Mizerabloze…
– Silentu, sinjoro Pangloso. Nun diru al mi en sana Esperanto, kion signifas tiu ĉifonaĉo, kiun vi aŭdacas plu nomi «Revuo Esperanto».
Mi minace svingis sub lia nazo la lastan numeron de la «oficialoze organo». Li provis defendi sin :
– Ko vu vol ? Proponer a mi denove porkoze artikoli ?
Mi kaptis la maljunulon je la ŝultroj, skuis lin kiel kokosujon, faligis lin en lian redaktoran fotelon kaj tiel skoldis lin, ke li ekploris kiel sesjarulo. Mi prenis de sur lia skribotablo kalsonforman, paŝtelbluan araneaĵon forlasitan de Alina kaj ĵetis ĝin al Pangloso.
– Avĉjo, purigu vian nazon, fermu vian pantalon-fendon, ĉesu ĝemi kaj priskribu al mi, ne en via karnavala ĵargono, sed en klasika Esperanto, la moskiton, kiu infektis vin je via frenezeco. Nu, Emilo, ek !
Per mallaŭta, unutona voĉo li komencis sian konfeson. Alina aperis en la redaktejo antaŭ du monatoj.
– Jes, samideano, kiel anĝelo el la ĉielo.
Kaj Emilo Pangloso, la maljuna fraŭlo, kiu ĝis nun interesiĝis nek pri anĝeloj nek pri virinoj, enamiĝis al ŝi kun gimnaziana fervoro.
– Ha ! Se vi konus ŝin. Ŝi estas ne nur belega, sed tiel inteligenta ! Ŝi sugestis al mi ekzemple kelkajn ŝanĝetojn en la internacia lingvo, kiuj estas veraj geniaĵoj. Zamenhof mem ne pensis pri tiaj mirindaj subtilaj ebloj. Ha ! Alina, Alina, diino de la gramatika arto !
– Pangloso, ĉu vi nun furzas sur la Fundamenton ? Via Alina ne estas nia Akademio. Kion diros la prezidanto de la Akademio pri via fuŝaĵo ? Pri via misuzo de la «Revuo Esperanto ?»
– Antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto de la Akademio telefonis al mi, ke li samopinias kiel mi pri la ŝanĝetoj…
– Neeble ! Mi tuj vizitos lin. Mi esperas, ke intertempe la koleranta verda popolo ne forbruligos vian fetoran perfidulejon.
Mi reŝraŭbis mian ĉapelon sur la kapon kaj, antaŭ ol foriri, rikanis al la deprimegita ĉefredaktora moŝto : «Kretenoze skribaĉator !»
Je apenaŭ unu mejlo de la redaktejo la impona silueto de la Akademio kvietigis min per sia nura trankviliga klasika arĥitekturo. Malantaŭ la sveltaj kolonoj, en la fortikaj brakoj de la favoraj kariatidoj, sub la fiera frontona surskribo UNU POPOLO UNU LINGVO nia Esperanto povas ripozi en paco : okazos nenio al ĝi. Ha ! La Akademiestro gaje ridos, kiam mi rakontos al li la bubaĵon de nia kaduka Pangloso. Oni nomumos novan redaktoron, kaj tiu unu numero de la «Revuo Esperanto» restos en nia longa historio kiel ŝerco enscenigita de Raymond Schwartz.
Maljuna Akademia pedelo, kiun Zamenhof hop-hopigis sur siaj genuoj dum la Bulonja Kongreso, rememorigis al mi la etaĝon kaj la koridoron, en kiu situas la estra oficejo.
– Turnu vin al lia sekretariino.
La sekretariino eble necesejumis, ĉar la antaŭĉambro estis malplena. La pordo al la estrejo estis nur duonfermita, kaj tra la duonmalfermiteco virina ridkluko[3] tiklis mian orelon kaj mian scivolecon. Mia okulo alŝteliĝis, kaj post dusekunda blindumo mi vidis jenon : Alina, jes, Alina, la diino de la Gramatiko, sidis sur la skribotablo de s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kies skarlata vizaĝo evidentigis tujan apopleksion. Ŝi petole taŭzis lian barbon kaj malkombis liajn sep harojn.
– Nu, dikoze akademikator, ko vu dir a vostre amoroze Alina ?
– Ha ! Alina, mia pupeto, mia muzo, mia amatino, vi estas bela…
– Beloze !
– Jes, beloze. Vu e beloze.
Ĉu vi aŭdis ? «Vu e beloze» el la buŝo de la superega gardanto de la Fundamento ! Sub la sankta tegmento de la templo konsekrita al la Dekses Reguloj !
Konfuzegite, mi ne volis aŭdi pliajn sakrilegiajn balbutaĵojn de la kompatinda s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kaj mi forkuris el la Akademio antaŭ la mirantaj okuloj de la barba bulonja bebo.
Sur la kontraŭa trotuaro la drinkejo «Al la fratoj» gastame akceptis min. Mi englutis tri glasetojn da mirabelbrando kaj baldaŭ sentis miajn ideojn reordiĝi. Kvazaŭ prusa stabestro, mi preparis kontraŭatakon. Unue mi neŭtraligu niajn ekcedantajn aŭtoritatojn. Tial mi telefonis al mia amiko Ernesto, la bordelestro de la Haven-strato, ke li tuj taĉmentu siajn plej taŭgajn spertulinojn al Pangloso kaj Lavojo. Kiam la bezonoj de la maljunaj glandoj estos satigitaj, la kadukuloj ne pensos plu pri Alina.
Pri Alina mi estis cerbumanta ĉe sepa glaso da mirabelbrando, kiam mi vidis ŝin tra la vitro eltroti el la Akademio. Mi rapide pagis kaj eksekvis ŝin. Ni ne paŝis longe unu post la alia, ĉar ŝi baldaŭ malaperis en domon, apud kies pordo pompis aroganta ŝildo en franca kaj angla lingvoj : «Eŭropa Centro de Dulingvismo».
Lumo heligis mian cerbon. Per la barbo de l’ Majstro ! Kial mi ne pensis pli frue pri tio ? Alina estas tute simple agentino de la malamiko. Timante la venkon de Esperanto, la dulingvistoj sendis ŝin al ni kiel vermon en maturan kamemberton. «Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas». «Virina rideto pli kaptas ol reto». Kaj Alina ne kontentiĝis per nura rideto, por enfaligi niajn eminentulojn en sian reton. Ha ! Per la ĝartero de Mata Hari ! Mi tuj koncentru ĉiujn miajn fortojn kontraŭ tiu danĝera demoralizantino. Mi pacience sieĝis la fortikaĵon de l’ Dulingvismo, malantaŭ kies murego Alina verŝajne raportis al siaj ĉefoj pri sia kampanjo, eble ricevis ordenon pro siaj sukcesoj. Mi paŝis kaj paŝadis, remaĉante mian venĝemon kaj preparante kontraŭ ŝi mian sekretan planon N° 17.[4] Vi eble miros, eksciante, ke tiu plano N° 17 ebligas al mi post fulma flirto forkaperi iun ajn inon en mian liton. Tiu sorto atendis Alinan je ŝia eliro el la Dulingvismejo. Kaj mia atako estis des pli facila, ke ŝin eĉ ne ŝirmis la eta pudendujo forgesita ĉe Pangloso.
Post dudek minutoj, en mia fraŭla loĝejo, dum mi trankvile malplenigis glason da konjako, Alina alproksimiĝis al mia fotelo, opiniante, ke ŝi povos imponi ankaŭ al mi per sia nuda pufa postaĵo.
– Nu, vu e amorozo ? Vu…
Mi interrompis ŝin per subita draŝado de la delikata sidvanga haŭto : klak klak ! Ŝi malfermegis la okulojn :
– Ko vu far ?
– Diru : kion vi faras ? Klak klak !
Ŝi plorsingultis :
– Kion vi faras ?
– Mi instruas al vi klasikan Esperanton laŭ privilegia vojo.
– Privilegia ? Vu e brutaloze…
Klak klak !
– Diru : vi estas brutala.
– Aj aj ! Vi estas brutala.
Post la efektivigo de la plano N° 17 mi aplikis la planon N° 4, kiu preskribas pli humanan traktadon de la konkerita virino. Improvizitan verpermanĝon sekvis agrabla nokto, dum kiu mi milde riproĉis al la agentino ŝian detruan laboron, samtempe revenigante ŝin sur la veran vojon de la Fundamento per intensa Ĉe-kurso reviziita kaj kompletigita :
– Kio estas tio ?
– Tio estas mia dekstra mamo.
– Ĉu tio estas la vosto de la kato ?
– Ne, kata vosto ne estas tiel rigida.
ktp. ktp.
Alina estis diligenta lernantino, Kaj plurfoje en la nokto ŝi onomatopeis sian ĝuon en plej pura Esperanto.[5]
Post la matenmanĝo Alina, agrafante sian mamzonon, promesis al mi baldaŭ reveni al mia privata perfektiga kurso kaj kontraŭstari al la malbona influo de la dulingvistoj. Ŝi balbutis inter du kisoj :
– Karulo mia, mi ne povas kompreni, kiel ili envulte trudis al mi tiel fian manovron kontraŭ la internacia lingvo. Nun mi batalos por la bona kaŭzo.
Dek tagojn poste, en mia ministeria oficejo, mi sciis, ke mia venko estas definitiva, kiam mi legis en «Heroldo de Bervalo» jenan gravan novaĵon : «La Eŭropa Centro de Dulingvismo rekomendas al ĉiuj registaroj la alprenon de Esperanto».
Kun malpeziga elspiro mi transiris al la paĝo 7, kie atendis min la unua krucvortenigmo de la tago, kaj mi murmuris, suĉante mian krajonon :
– Alina, bravoze Alina.

Louis Beaucaire : El la Vivo de Bervala Sentaŭgulo.

Notoj

[2] 
Ha !
[3] Hi hi hi !
[4] Mi ne povas ĉi tie pro manko de loko kaj de tempo klarigi la 34 manierojn delogi virinon. Ilin mi detale pritraktis en mia verko Sentakta taktiko aperonta en la serio «Oriento-Okcidento» kaj anstataŭonta la iom malaktualiĝintan Aman Arton de Ovidio.
[5] 
Ĥĥĥĥĥĥĥ !