Teksto de la monato (Julion 2022-an)

Faŭsto (Unua Parto, komenca monologo)

Nokto

En alte volbita malvasta ĉambro gotika

Faŭsto maltrankvile sur fotelo ĉe pupitro.

FAŬSTO :
Ho, jam mi pri filozofi’,
Jurisprudenc’ kaj medicin’,
Bedaŭre eĉ teologi’
Penege okupadis min.
Jen mi nun staras, malsaĝul’ !
Kaj sciokresko estas nul’ ;
Magistro mi nomiĝas, eĉ doktor’,
Kaj jam dek jarojn kun fervor’,
Malsupren, supren, kurbe, rekte
Disĉiplojn trompas mi perfekte –
Kaj vidas, ke ne eblas scio !
La koron preskaŭ rompas tio.
Ja mi pli saĝas ol tiuj filistroj,
Doktoroj, skribistoj, pastraĉoj, magistroj ;
Skrupuloj aŭ duboj ne min deprimas,
Mi la inferon, diablojn ne timas –
Tamen, per perdo de ĝojo mi pagas,
Scii esencon mi ne imagas,
Mi ne imagas povi instrui,
Al plibonigo de la hom’ kontribui.
Nek monon krome, nek honoron
Mi havas, kaj ne mondan gloron ;
Eĉ hund’ ne kontentus pri tio !
Do mi min donis al magio.
Ĉu eble el spiritaj sferoj
Mi lernu ion pri misteroj ;
Ke ne plu, ja sen iu scio,
Parolus ŝvite mi pri ĉio ;
Ke mi ekkonu, kio kerne
La mondon ligas plej interne,
Ekvidu ĉiujn semojn, fortojn
Kaj ĉesu maĉi nurajn vortojn.

Ho se vi vidus, brila lun’,
Lastfoje mian plagon nun !
Ja ofte en noktmeza hor’
Vi trovis min kun peza kor’ :
Pri libroj kaj paper’ mi penis,
Ĝis vi, amiko morna, venis !
Ho, ke en via lumo kara
Promenus mi sur alt’ montara,
Fantome ĉe kavernoj ŝvebus,
Krepuske tra herbejoj strebus,
Kaj for de konsciencĥaoso
Sanbanus min en via roso !

Ve ! ĉi karcer’ min tenas plu ?
Mucida, damna brika tru’,
En kiu eĉ la lum’ ĉiela
Malklaras pro vitral’ malhela !
Limigas min ĉi libroamas’,
De l’ vermoj predo kaj de l’ polvo,
Kadrita de paperfatras’
Ĝis supre ĉe la alta volbo ;
Skatoloj, glasoj en la rond’
Kaj instrumentoj senkvalitaj,
Praavaj iloj enŝtopitaj –
Jen via mond’ ! nomiĝas tio mond’ !
Vi miras, kial via kor’
Premiĝas time en la sin’,
Neklara sento de dolor’
Pri plena viv’ malhelpas vin ?
Ja vin ĉirkaŭas ne natur’
Vivanta, dia don’ al ni,
En fum’ kaj putro estas nur
Skeletoj, ostoj ĉirkaŭ vi.
Ek ! Fuĝu ! Al la land’ libera !
Ne estas al vi akompan’
Sufiĉa tiu ĉi mistera
Volum’ el Nostradama man’ ?
Se vi de l’ steloj movan ordon,
La leĝojn de l’ natur’ ekkonas,
Ekhavos vi l’ animan forton,
Kiu spiritkontaktojn donas.
El seka cerbumad’ pri vi
La sanktaj signoj ne klarigas sin.
Vi ŝvebas, vi spiritoj, apud mi ;
Respondu, se vi aŭdas min !

Li malfermas la librojn kaj ekvidas la signon de la
makrokosmo.

Ho, kian ĝuon tiu ĉi rigard’
Al ĉiuj miaj sensoj ekhavigas !
En miaj nervoj, vejnoj nova ard’
Feliĉon junan, sanktan vivinstigas.
Ĉu skribis tiujn signojn iu di’,
Ke de l’ pasio ili min senigas,
La koron tuj per ĝoj’ plenigas
Kaj per mistera sugesti’
Ĉirkaŭe fortojn de l’ naturo komprenigas ?
Ĉu estas dio mi ? Jam helas
En mi. Per ĉi linioj puraj
Vidiĝas jam en mi la fortoj, la naturaj,
Klariĝas, kion la saĝulo celas :
“Fermitas ne spirita mond’,
Fermitas viaj sens’ kaj kor’ !
Disĉiploj, banu tuj, sen hont’,
La teran bruston en l’ aŭror’ !”

Li rigardas la signon.

Jen ĉio sin al tuto ligas,
Nur en komuna viv’ efikas !
Ĉielaj fortoj falas, jen ascendas,
Sitelojn orajn jen al si etendas !
Flugile, dum benad’ odoras,
Ĉielon, teron trafuroras,
Ke ĉie harmoni’ sonoras !
Spektaklo kia ! Ho ! Spektaklo nur !

Vin kie kapti, senfina natur’ ?
Vin, mamoj, kie ? Fontoj, kiuj vivon
Por la ĉiel’ kaj tero semas,
Al kiuj velka brust’ sin premas –
Kaj dum vi nutras, sentu mi soifon ?

Malkontente li foliumas en la libro kaj ekvidas la signon de la terspirito.

Alie do ĉi signo tuŝas min !
Vi, terspirit’, al mi proksimas,
Al miaj fortoj pli intimas ;
Jam ardas mi de kvazaŭ nova vin’.
Kuraĝon sentas mi al mondo fronti,
Feliĉon, veon de la ter’ renkonti,
Tra l’ ŝtormoj de la vivo vagabondi,
Al ŝipperea krak’ kun fort’ respondi.
Nubiĝas super mi –
La luna lum’ sin kaŝas –
La lamp’ foriĝas !
Vapor’ ! – Radioj ruĝaj fulmas
Ĉe mia kapo. – Blovas
Ektremo nun el la volba1⁄4o
Kaj min ekprenas !
Mi sentas vin, spirit’ petita, ĉirkaŭ mi.
Malkaŝu vin !
En mia kor’, ho ! kiel ŝiras vi !
Al novaj sentoj
Min logas ĉiuj sensaj tentoj !
Mi sentas kordonita min al vi !
Vi devas, devas, eĉ se l’ vivon perdus mi !

Johann Wolfgang von Goethe, Faŭsto (tradukis Karl Schulze)