Teksto de la monato (Marton 2020-an)

Ekzistas sufiĉe da metafiziko en la pensado pri nenio.

Ekzistas sufiĉe da metafiziko en la pensado pri nenio.

Kion mi pensas pri la mondo ?
Mi tute ne scias, kion mi pensas pri la mondo !
Se mi malsaniĝus, mi pensus pri tio.

Kian ideon mi havas pri la aĵoj ?
Kian opinion mi havas pri la kaŭzoj kaj la efikoj ?
Kion mi meditadis pri Dio kaj la animo
kaj pri la kreado de l’ mondo ?
Mi ne scias. Laŭ mi, pensi pri tio estas fermi la okulojn
kaj ne pensi. Estas kuntiri la kurtenojn
de mia fenestro (sed ĝi ne havas kurtenojn).

Ĉu la mistero de l’ aĵoj ? Mi tute ne scias, kio estas mistero !
La sola mistero estas la ekzisto de pensanto pri la mistero.
Kiu estas sub la suno kaj fermas la okulojn,
tiu komencas ne scii, kio la suno estas,
kaj pensi pri multaj aĵoj varmoplenaj.
Sed li malfermas la okulojn kaj ekvidas la sunon,
kaj ne plu kapablas pensi pri io,
ĉar la sunlumo valoras pli ol la pensoj
de ĉiuj filozofoj kaj de ĉiuj poetoj.

La sunlumo ne scias, kion ĝi faras,
kaj tial ĝi ne eraras kaj estas komuna kaj bona.

Ĉu metafiziko ? Kian metafizikon havas tiuj arboj ?
Tian, ke ili verdas kaj havas kronon kaj branĉojn
kaj tian, ke ili donas frukton en sia horo, kio ne pensigas nin,
nin, kiuj ne scias rimarki ilin.
Sed kia metafiziko pli bonas ol ilia,
kia estas ne scii, por kio ili vivas,
kaj ne scii, ke ili tion ne scias ?

“Intima konsisto de l’ aĵoj”…
“Intima senco de l’ Universo”…
Ĉio tia estas falsa, ĉio tia signifas nenion.
Estas nekredeble, ke oni povas pensi pri tiaj aferoj.
Estas kiel pensi pri kialoj kaj celoj
kiam la mateniĝo radias, kaj el trans la arboj
svaga oro glacea laŭgrade perdas sian mallumon.

Pensi pri la intima senco de l’ aĵoj
estas balaste, kiel pensi pri sano
aŭ alporti glason al la akvo de l’ fontoj.

La sola intima senco de l’ aĵoj
estas ilia absoluta manko de intima senco.

Mi ne kredas je Dio, ĉar mi neniam lin vidis.
Se li volus, ke mi kredu je li,
li sendube venus paroli kun mi
kaj envenus tra mia pordo
dirante, Jen mi !

(Ĉi tio eble sonas ridinde ĉe la oreloj
de tiu, kiu, nesciante, kio estas rigardi la aĵojn,
ne komprenas tiun, parolantan pri ili
en la parolmaniero, kiun ilia observado instruas).

Sed se Dio estas la floroj kaj la arboj
kaj la montoj kaj la suno kaj la lunlumo,
tiam mi kredas je li,
tiam mi kredas je li la tutan tempon,
kaj mia tuta vivo estas preĝo kaj meso,
kaj komunio per la okuloj kaj la oreloj.

Sed se Dio estas la arboj kaj la floroj
kaj la montoj kaj la lunlumo kaj la suno,
por kio mi nomas lin Dio ?
Mi nomas lin floroj kaj arboj kaj montoj kaj suno kaj lunlumo ;
ĉar, se li faris sin, por ke mi vidu lin
suno kaj lunlumo kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
se al mi li montras sin arboj kaj montoj
kaj lunlumo kaj suno kaj floroj,
tiam li volas, ke mi konu lin
arboj kaj montoj kaj floroj kaj lunlumo kaj suno.

Kaj tial mi obeas lin,
(kion plian mi scias pri Dio, ol Dio pri si mem ?),
mi obeas lin vivante, spontane,
kiel iu, kiu malfermas la okulojn kaj vidas,
kaj mi nomas lin lunlumo kaj suno kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
kaj mi amas lin, ne pensante pri li,
kaj mi lin pensas, vidante kaj aŭdante,
kaj mi iras kun li la tutan tempon.

Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro) : La gardisto de gregoj. Trad. Gonçalo Neves.